Rebecca Harms

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rebecca Harms
Persona informo
Rebecca Harms
Naskiĝo 7-an de decembro 1956 (1956-12-07) (67-jaraĝa)
en Uelzen
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Partio Alianco '90/La Verduloj vd
Profesio
Okupo politikisto • mediprotektulo vd
Aktiva en HanovroStrasburgoBruselo vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Rebecca Harms (naskiĝis la 7-an de decembro 1956 en Uelzen) estas germana politikistino. Ŝi membras en la Eŭropa Verda Partio kaj en ties nacia branĉo Bündnis 90/Die Grünen. Ŝi lernis la metion de ĝardenado, en sia hejma federacia lando Malsupra Saksio iĝis fervora kontraŭanto de atomenergio, kaj dum 1984 iĝis kunlaboranto de la verda eŭropa parlamentanino Undine von Blottnitz. Inter la jaroj 1994 kaj 2004 ŝi estis membro en la parlamento de Malsupra Saksio kaj tie gvidis la verdan frakcion.

Dum la 6-a. 7-a kaj 8-a oficperiodoj (de 2004 ĝis 2019) Rebecca Harms estas membro de la Eŭropa Parlamento kaj vicprezidanto de la parlamenta Frakcio de la Verduloj kaj Eŭropa Libera Alianco (Verduloj/ELA).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]