Rebela Sono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rebela Sono
Kovrilo de Rebela Sono
Artisto Dolchamar
Tipo Muzikalbumo
Publikigo 2005
Daŭro
Ĝenro Hiphopo
Firmao Vinilkosmo
Dolchamar - kronologio
Antaŭa muzikalbumo
Lingvo intermonda
2000
Sekva muzikalbumo
Trejn tu noŭer
2009
vdr

Rebela Sono estas la dua muzikalbumo de Dolchamar, kies diskokodo estas VKKD 75-025.

Trakoj[redakti | redakti fonton]

Ĉiuj tekstoj skribite volitive per h-metodo kaj "x" anstataŭ "ks"[1]

  1. Junaj idealistoj
  2. Himno de Esperhe
  3. Akcidentoj
  4. Ni chiuj ni
  5. ...Kaj chi tio povas ighi nenio
  6. Kontra krusadanto
  7. Solaj paroj
  8. Subamighi
  9. Simia kaptilo
  10. Kr3yza festema injo
  11. Chinokta sento
  12. En Grekia

Ĉiuj kantoj estas verkitaj de P. Austin kaj aranĝitaj de Dolchamar.

Muzikistoj[redakti | redakti fonton]

Internacia kaj Finnlanda presoj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas du presoj pri la albumo. La internacia preso estas presita en Francio kaj eldonita de Vinilkosmo, sed la bando mem presis aliajn 1000 ekzemplerojn kun licenco de Vinilkosmo, kiujn ĝi vendis en Finnlando. La kd-kajero de la Finnlanda eldono ne havas ĉiujn samajn informojn kiel la internacia eldono, sed alie la du eldonoj aspektas preskaŭ samaj. En 2006 la internacia eldono iĝis la sese plej vendita disko iam ajn de Vinilkosmo.

Diferencoj en la aspekto:

  • La nomo de la bando havas blankan ombron sur la kovrilo de la internacia preso sed iom flavecan en la Finnlanda.
  • En la lasta paĝo de la Finnlanda kajero estas aldonita la diskokodo malkiel en la internacia preso.
  • En la paĝoj 10-11 de la internacia preso estas novaĵoj pri la sukceso de la bando en sia hejmlando; tiuj estas forlasitaj en la Finnlanda preso.
  • En la dorsa kovrilo de la Finnlanda preso estas aldonita la logoon ncb (Nordisk Copyright Bureau).

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Diskaro de Dolchamar[rompita ligilo]