Rebeuvelier

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rebeuvelier
Blazono de Rebeuvelier
Blazono de Rebeuvelier
Blazono de Rebeuvelier
Preĝejo de Rebeuvelier
Preĝejo de Rebeuvelier
Preĝejo de Rebeuvelier
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Ĵuraso
Distrikto Delemonto
Koordinatoj  47° 19′ 30″ N 7° 24′ 55″ O / 47.32500 °N, 7.41528 °O / 47.32500; 7.41528 (mapo)Koordinatoj: 47° 19′ 30″ N 7° 24′ 55″ O / 47.32500 °N, 7.41528 °O / 47.32500; 7.41528 (mapo)
Nombro de loĝantoj 383
Areo 8,42 km²
Alteco 664 m super marnivelo
Poŝtkodo 2832
Komunumkodo 6720
Mapo de Rebeuvelier
Mapo de Rebeuvelier
Situa mapo de Rebouvelier
vdr

Rebeuvelier (la malnova, ne plu uzata germanlingva nomo de la komunumo estas Rippertswiler) estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 383 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rebeuvelier situas norde de la monto Mont Raimeux, kies kulmino kun alteco de 1302 m s.m. estas la plej alta punkto de la komunuma teritorio kaj formas la limon al Kantono Berno. En nordo la komunumo formas la sudan parton de la Valkaldrono de Delemonto. La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 8,42 km², de kiuj 50% estas kovritaj de arbaro, 47% servas por agrikulturo kaj 3% por setlado.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rebeuvelier limas al en nordo al Vicques, en oriento al Vermes, en sudoriento al Grandval (BE), en sudokcidento al Roches (BE), en okcidento al Courrendlin, kaj en nordokcidento al Courroux.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rebeuvelier situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj, kaj atingeblas nur pere de flankvojo de la ĉefvojo inter Moutier kaj Delemonto. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per buslinio al Courrendlin.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rebeuvelier datiĝas el la jaro 1148 kiel Rebonvillier.

Kiel unu de la 13 liberaj vilaĝoj de la Senjorujo Delemonto Rebeuvelier fariĝis en la jaro 1271 havaĵo de la Princepiskopejo Bazelo. Dum tiu periodo parto de la interezprivilegioj apartenis al la Paroĥaro Moutier-Grandval. Post la Franca Revolucio de 1792 dum unu jaro la vilaĝo apartenis al la Raŭraka Respubliko por poste aparteni de 1793 ĝis 1815 al Francio, unue kiel parto de la departemento Mont-Terrible kaj poste de la departemento Haut-Rhin. En la jaro 1815 la Viena Kongreso atribuis la regionon al la svisa Kantono Berno. Ek de la 1-a de januaro 1979 Rebeuvelier apartenas al la nove fondita Kantono Ĵuraso.

[1]

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]