Rebrișoara [rebriŝŭara] (hungare: Kisrebra [kiŝrebra], germane: Klein-Rebern) estas komunumo en Rumanio 4 km oriente de Năsăud. Administre apartenas al ĝi Gerșa I, Gerșa II, Poderei.
En 1910 ĝi havis 3 423 loĝantojn (rumanoj); en 1992 4987 (rumanoj, 4 % da hungaroj).
Ĝia unua mencio skriba estas el 1440. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Beszterce-Naszód vármegye). La teritorio de komunumo estas tre longa kaj mallarĝa: ĝi longas ĉ. 50 km, sed larĝas mezume malpli ol 3 km, la areo estas 136,87 km². Ĝi etendiĝas de la najbara komunumo Dumitra, centra en la distrikto, ĝis ĉi ties norda rando.
Renomaj homoj [redakti]
Eksteraj ligiloj [redakti]