Rebun (insulo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Rebun-insulo)
Saltu al: navigado, serĉo

Rebun (japane: 礼文島 [rebuntō]) estas malgranda japana insulo en la japana maro antaŭ la nordokcidento de Hokkajdo. Rebun mezuras 29 km de la nordo al la sudo kaj 8 km de la oriento al la okcidento. Ĝi havas surfacon de 80 km². La tuta insulo apartenas al la urbeto Rebun.

La insulo estas fama pro ĝiaj alpaj plantoj kaj la 8-horan migradpadon (hachi-jikan-haiking-kurusu), kiu iras nord-suden de unu flanko de la insulo al alia. La insulo estas parto de la Nacia Parko Riŝiri-Rebun-Sarobecu.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • La Monto Rebun-dake (礼文岳 [rebun-dake]), kies alteco estas 490, tio estas la plej alta loko de la insulo.
  • Persika Roko (桃岩, [momoiŭa])
  • Roko Ĝizo
  • Kata Roko (猫岩 [nekoiŭa])
  • Kabo Sukoton
  • Kabo Kaneda
  • Kabo Gorota
  • Kabo Sukaj
  • Insulo Todo
  • Maro Kuŝu
  • Valo Jamunaj
  • Rebun-arbarvojo
  • Rebun-akvofaloj

Alvenebloj[redakti | redakti fonton]

Ekzistas ŝipkonekto al la insuloj Riŝiri, Ŭakkanai kaj Otaru tra Riŝiri.
Nefunkcianta Rebun-flughaveno troviĝas sur tiu ĉi insulo, funkcianta Ŭakkanai-flughaveno troviĝas sur Ŭakkanai.