Rechtenfleth

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rechtenfleth (Germanio)
Rechtenfleth (Germanio)
DEC
Rechtenfleth
Rechtenfleth
Rechtenfleth
Blazono
Aer-foto de Rechtenfleth (2012)
Sportboathaveno de Rechtenfleth ĉe tajda minimumo

Rechtenfleth estas lokparto de la komunumo Hagen im Bremischen en Distrikto Cuxhaven en Malsupra Saksujo kaj situas en la orienta bordo de la Malsupra Vezero inter Bremeno kaj Bremerhaven. Rechtenfleth havas 320 loĝantojn (stato: 30a de aprilo 2008) kaj areon de ĉirkaŭ 15 km2[1].

Hermann Allmers
Erpold Lindenbruch
Monumento de Karolo la Granda
Mozaikbildo de la monumento de Karolo la Granda
Muzeo Hermann-Allmers-Haus
Kun stato de protektita monumento: tombejo ĝardenstila kun tombo de Allmers
Interna aspekto de la maŭzoleo de poeto Johann Hermann Jappert en la tombejo ĝardenstila kun stato de protektita monumento

Blazono[redakti | redakti fonton]

La blazono montras arĝentkoloran kaldronhokon (platgermane: Ketelhoken) sur ruĝa fono super trimonto verda kaj kovrita de arĝentkolora ondostrio. La blazono memorigas pri la unuaj loĝlokoj sur travadejoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis menciita unuafoje kun serio da aliaj lokoj de la regiono inter Emso kaj Elbo en dokumento de Ansgar (ĉefepiskopo de Hamburgo-Bremeno) pri miraklaj kurac-agoj ĉe la tombo de Willehad[2].

De 1810 ĝis 1813 Rechtenfleth estis en Komunumo Wersabe en Kantono Dammhagen. Ĝis 1885 apartenis Rechtenfleth al Amt Hagen. Post 1885 estis Rechtenfleth en Distrikto Geestemünde. Tio ĉi fariĝis en 1932 parto de Distrikto Wesermünde kaj en 1977 parto de Distrikto Cuxhaven.

En 1968 Rechtenfleth fariĝis parto de la komunumo Sandstedt. Ekde 2014 Rechtenfleth estas parto de la komunumo Hagen im Bremischen, kiu nov-estiĝis la 1an de Januaro 2014

Militmortis aŭ malaperis en la Francia-Prusia Milito naŭ soldatoj el Rechtenfleth[3], en la Unua Mondmilito 33 soldatoj el Rechtenfleth kaj en la Dua Mondmilito 26 soldatoj el Rechtenfleth[4].

Rechtenfleth festis sian 1150-jariĝon kun festaj tagoj de la 24a ĝis 26a de Junio 2011.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Rechtenfleth estas hodiaŭ konata pro sia kampadejo. Ĝi estas 7,2 hektarojn granda, situas rekte ĉe la Vezer-plaĝo kaj estas administrata de Komunumo Sandstedt.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Rechtenfleth situas ĉe Vezero nur du kilometrojn for de la rapidpramo Sandstedt-Brake. Norde troviĝas la Vezer-tunelo kun aliro al Nordenham. Krome aŭtobus-linio kondukas rekte de Sandstedt tra Rechtenfleth al Bremerhaven. Rechtenfleth havas kune kun Sandstedt aliro al la federacia aŭtovojo A 27, konektejo Hagen. La aliro al la fervojo estas tamen malsimpla. La plej proksima stacidomo situas en la transa Vezer-flanka, nome en Brake (Unterweser). La dua kaj tria laŭ proksimo stacidomoj estas po 25 kilometroj for en respektive Stubben kaj Bremerhaven (la tiea ĉefstacidomo).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La Allmers-domo estis la loĝdomo de la verkisto Hermann Allmers (1821 ĝis 1902). Ĝi estis novformita depost 1860 al muzeo, en pli larĝa senco al arta kaj historia kleriĝ-loko. En la Allmers-domo estas la Antikensaal (salono pri antikvaĵoj) kaj super tiu ĉi la Marschensaal (salono pri aluviaj pejzaĝoj)[5]. Ĉe la digo troviĝas la monumento de Karolo la Granda starigita en 1899. Plia vidindaĵo estas la ĝardentombejo de Rechtenfleth.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Hermann Allmers[redakti | redakti fonton]

La plej konata filo de la vilaĝo estas la poeto Hermann Allmers (1821-1902). Lia loĝdomo, la de li nov-konstruita kaj nov-ekipita Marschenhof (= bieneto de aluviaj pejzaĝoj), estas konservita kaj uzata por kulturaj celoj[6].

Erpold Lindenbruch[redakti | redakti fonton]

Krome devenas Erpold Lindenbruch (ĉ. 1540-1616) el Rechtenfleth. La patra bieneto de Lindenbruch estas la iama Weiderhof, kiu hodiaŭ ekzistas kiel gastejo de la loko. Lindenbruch ekloĝis en Hamburgo kiel notario. Estas ankaŭ serio da historiaj publikigaĵoj de li[7][8].

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bernd Ulrich Hucker: Hermann Allmers und sein Marschenhof. Die Geschichte des Allmershofes und des Osterstader Dorfes Rechtenfleth in Beziehung zu Leben und Werk des Patrioten, Dichters und Gelehrten; mit einer Bibliographie seiner Werke. Oldenburg i. O. 1981 ISBN 3-87358-136-1
  • Axel Behne: Das Haus des Dichters Hermann Allmers in Rechtenfleth an der Weser, komplete reviziita 2a eldono, Rechtenfleth 2001

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ Kurth, Hansdieter: Rechtenfleth – Die Geschichte eines alten Marschendorfes. Eldonita de “Ketelhoken”, Rechtenflether Heimatfreunde e. V. Presita de Druckhaus Wüst GmbH, Driftsethe, 2009.
  2. Andreas Röpcke (Hg.): Willehad: das Leben des hl. Willehad, Bischof von Bremen, und die Beschreibung der Wunder an seinem Grabe. Schünemann Verlag, Bremeno 1982, ISBN 3-7961-1738-4, p. 90
  3. http://www.denkmalprojekt.org/2008/sandstedt-rechtenfleth_1970-71_ns.htm
  4. http://www.denkmalprojekt.org/2008/sandstedt-rechtenfleth_wk1u2_ns.htm
  5. Raporto pri vizitado en 2006 estas en Esperanto Gazeto N-ro 17.
  6. Internetpräsenz des Hermann Allmers-Hauses in Rechtenfleth[rompita ligilo] (retejo de Hermann-Allmers-domo en Rechtenfleth)
  7. Kleines Dorf mit zwei Größen, artikolo de Nordsee-Zeitung en la 9a de Februaro 2011[rompita ligilo]
  8. Krause: Lindenbrog, Erpold. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Volumo 18, Duncker & Humblot, Leipzig 1883, p. 691 kaj sekvaj

Ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.