Recikligo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Reciklado)
La internacia logotipo de recikligo
Apartaj ujoj por speciga recikligo.
Kontenero por rikoltado de boteloj el vitro en Hispanio.

Recikligo signifas "denove konduki al la materiala cirkulado". La nocio priskribas cirkuladon, ĉe kiuj la rubo venas al nova materiala utiligo, anstataŭ esti forbruligata (energetika utiligo) aŭ deponata en rubodeponejoj (tio lastafoje povas okazi ekde 2005 en Germanio nur post antaŭa prizorgo).

La revalorigo de la loĝlokaj ruboj povas okazi per speciga kolektado de la diversaj rubomaterialoj. Kelkloke ekzistas jam efikaj, aŭtomataj disspecigaj instalaĵoj, kiuj povas disspecigi ankaŭ la miksitan loĝlokan rubon.

La (re-)valorigo estas dividita je energetika kaj materiala utiligo. La materiala utiligo estas dividite je utiligo kiel prilaborota materialo kaj krudmaterialo. Oni uzas kiel krudmaterialon vitron, metalon, paperon.

Oni specige kolektas plej ofte, ekzemple, en Germanio malnovajn paperon, vitron (dividita je blanka kaj kolora vitraĵo), plaston kaj metalon.

Ĉe la recikligo estiĝas per foruzo de energio kaj akvoj tiaj materialoj, el kiuj oni povas produkti novajn produktojn. Malavantaĝo estas ekzemple ĉe plasto, ke la materialo ne reakiras la originan kvaliton, prilaboreblecon.

Recikligo de elektroniko, elektronika reciklado aŭ komputila reciklado estas la malmuntado kaj apartigo de komponantoj kaj krudaĵoj de elektronika rubo. Kvankam reuzaj, donacaj kaj riparproceduroj ne strikte reciklas, ĉi tiuj estas aliaj oftaj daŭrigeblaj manieroj forigi IT-rubaĵon.

Recikligo de plasto estas parto de daŭrigebla plasta resursmastrumado. En la rubpiramido metita sur la niveloj post malŝparo redukto kaj reuzo. Reciklado de plastaj pakaĵoj estas centra parto de la reciklado de hejma rubo. Oni distingas inter materiala reciklado kaj energireciklado. Reciklita plasta enpakado malofte povas esti uzata por la sama celo ĉar la plej multaj recikladaj programoj ne atingas sufiĉan kvaliton. Ĝi estas anstataŭe malcikligita en pli malaltkvalitan plaston. Plasta reciklado estas kovrita de la ISO-normo ISO 15270:2008 [1][2][3].

Legu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (October 2009) “Recycling and recovery routes of plastic solid waste (PSW): A review”, Waste Management 29 (10), p. 2625–2643. doi:10.1016/j.wasman.2009.06.004. 
  2. (2014) “Recycling of Polymers: A Review”, ChemSusChem 7 (6), p. 1579–1593. doi:10.1002/cssc.201300898. 
  3. (December 2010) “Plastic waste management in the context of a European recycling society: Comparing results and uncertainties in a life cycle perspective”, Resources, Conservation and Recycling 55 (2), p. 246–259. doi:10.1016/j.resconrec.2010.09.014. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]