Blumenstein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Reckenbühl)
Blumenstein
Blazono de Blumenstein
Blazono de Blumenstein
Blazono de Blumenstein
Blumenstein
Blumenstein
Blumenstein
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Thun
Malnova distrikto ĝis 2009 Thun
Koordinatoj  46° 44′ 31″ N 7° 31′ 12″ O / 46.74194 °N, 7.52000 °O / 46.74194; 7.52000 (mapo)Koordinatoj: 46° 44′ 31″ N 7° 31′ 12″ O / 46.74194 °N, 7.52000 °O / 46.74194; 7.52000 (mapo)
Areo 15,52 km²
Alteco 659 m super marnivelo
Poŝtkodo 3638
Komunumkodo 0922
Mapo de Blumenstein
Mapo de Blumenstein
Mapo de Blumenstein
vdr


Blumenstein estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Thun kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Thun en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 1171 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Blumenstein situas en la Svisaj Antaŭalpoj en Berna Oberlando proksimume 7 kilometrojn okcidente de Thun en la supra parto de la valo de Gürbe kaj en la valo de Stocken. La komunumo konsistas el la du partoj interna (oriente de la rojo Fallbach) kaj ekstera Blumenstein (okcidente de la rojo Fallbach). Interna Blumenstein konsistas el la vilaĝo Blumenstein, kaj la vilaĝetoj Almitegge, Eschli, Gassen, Rüdeli kaj Wäsemli, kaj ekstera Blumenstein el la vilaĝetoj Bodenzingen, Lochmannsbühl, Reckenbühl kaj Tannenbühl. La plej alta punkto de la komunumo estas en sudo kun alteco de 2042 m s.m. la kresto de Chrummfadeflue.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 15,52 km², de kiuj 39,8% estas kovritaj de arbaro, 48,6% servas por agrikulturo kaj 3,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunummo Blumenstein limas en nordo al Wattenwil, en nordoriento al Forst-Längenbühl, en oriento al Uebeschi, en sudoriento al Pohlern, en sudo al Därstetten, en sudokcidento al la eksklavo Nünenenberg de la komunumo Rüeggisberg, kaj en okcidento al Riggisberg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo Blumenstein pasas la kantona ĉefvojo n-ro 230 de Riggisberg al Wimmis, kaj la vojo n-ro 1104 kondukas de Bulmenstein al Thun. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A6 situas en distanco de proksimume 8 kilometroj oriente sude de Thun. Per buslinio tra Thun al Steffisburg kaj alia linio al Seftigen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Blumenstein datiĝas el la jaro 1305 kiel Bluomenstein. La mezepoka Senjorujo Blumenstein konsistis el la vilaĝoj de Interna Blumenstein. Ĝia centro estis la Burgo Blumenstein, kies lasta mencio datiĝas el la jaro 1606 kaj de kiu ne plu ekzistas restaĵoj. En la jaro 1348 iu Petro de Raron vendis la teritorion kun la eklezia interzo al la urbo Berno, kiu ĝin vendis al familio, kiu ek de tiam sin nomis de Blumenstein. Post pluraj ŝanĝoj de posedantoj la lasta senjoro Franco de Wattenwyl vendis la senjorecon pri Interna Blumenstein al la vilaĝanoj, kiu koncedis la malaltan jurisdikcion kontraŭ liberigo de la regadointerezoj al la urbo Berno, kiu ĝin submetis al la Kampartribunalo Seftigen kaj en 1652 kune kun Thierachern al la Voktejo Thun. Dum la tempo de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 Blumenstein apartenis al la helveta distrikto Oberseftigen, en 1803 ĝi estis atribuita al la distrikto Thun, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Thun. En la jaro 1859 la ĝis tiam memstara komunumo Tannenbühl estis integrita al Blumenstein.[3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]