Red Callender

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ŝelakdisko de Black & White Records de la triopo de Red Callender kun Willard McDaniel kaj Leonard „Lucky“ Enois: „Red Light“ / „Be Happy Pappy“

George Sylvester „Red“ Callender (* 8-an de marto 1916 en Haynesville, Virginio; † 8-an de marto 1992 en Saugus, Kalifornio) estis usona ĵazbasisto (kontrabaso kaj tubjo).

Callender vizitis en Nov-Ĵerzejo lernejon kaj transprenis 17jara vojaĝlaboron en bando. Poste li ekloĝis ĉe la okcidenta marbordo de Usono. Tie li ludis kun Buck Clayton (1936), Louis Armstrong (1937/1938), Lester Young (ekde 1941 ĝis 1943, parte ankaŭ kun Nat King Cole), kun propra triopo (ekde 1944 ĝis 1946) kaj Erroll Garner (1946/47). En 1946 li sonregistris kun sia triopo kun Willard McDaniel (p) kaj Leonard „Lucky“ Enois (g) por sondisko-eldonejo Black & White Records („Red Light“). En 1945/46 li kunlaboris je la sonregistradoj de Lester Young por eldonejo Aladdin (The Complete Aladdin Recordings of Lester Young). Li kunlaboris en la filmo „New Orleans“ apud Armstrong (samkiel en la filmo Jammin the Blues el 1944 i.a. apud Lester Young kaj Sweets Edison) kaj improviz-kunsidis kun Charlie Parker, je kies sonregistradoj por Dial februaron de 1947 li kunludis. Poste li ludis ĉe Johnny Otis kaj Cee Pee Johnson, antaŭ ol li en Honolulu (1947-1950) kaj en San-Francisko laboris kun propra bando. Post kiam li ĝis 1953 laboris ĉe Red Norvo kaj Jerry Fielding, li transloĝis al Los-Anĝeleso, kie li fariĝis kunlaboranto de la televidstacio NBC. krom tio li produktis sondiskojn por malgrandaj diskeldonejoj.

En 1955 kaj 1956 li sonregistris kun Art Tatum ties lastajn diskojn (The Tatum Group Masterpieces Vol. 5 kaj Vol. 6). Li prezentis ekde 1962 ĝis 1964 ĉe la Monterey Jazz Festival. Kiel dezirata studiomuzikisto li kunlaboris je la sonregistraĵo de Frank Sinatra kaj Ry Cooder. Callender fariĝis la plej demandata tubjisto de Holivudo: Ĉe Stan Kenton (1965), Thelonious Monk, Charles Mingus (1964), James Newton (komence de la 1980-aj jaroj) aŭ Stevie Wonder li uzis ĉi tiun instrumenton. Callender, influita laŭ pulsado kaj melodikondukado de Jimmy Blanton, ludis akcentitan pluksonon. La ludmaniero de Callender influis daŭre lian lernanton kaj amikon Charles Mingus je la kontrabaso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


Musical note nicu bucule 01.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Muziko