Red Dwarf

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Red Dwarf (anglalingve por ruĝa nano - stelo-tipo) estas brita sciencfikcia komedia televida serio kiu daŭris ok sezonojn. Ĝin kreis kaj verkis Grant Naylor (pseŭdonimo por la du verkistoj Rob Grant kaj Doug Naylor). La serio temis pri la kosmoŝipo Red Dwarf en la malproksima estonteco, kaj elsendatis per BBC2.

La serio estas notinda por esperantistoj ĉar ĝi situas en estonteco kun du ĉefaj lingvoj: angla lingvo kaj Esperanto. Signoj en la kosmoŝipo aperis dulingve, kaj Esperanto estas parolata en kelkaj epizodoj. Pli specife, en la unuaj du sezonoj, parto de la rakonto estas, ke oni atendas de la ŝipanoj ke ili scipovu Esperanton. La roluloj Kryten, Lister kaj Holly montras almenaŭ pasivan regadon pri la lingvo, sed la sentaŭgulo Rimmer ne povis.

Internaj ligiloj

Eksteraj ligiloj