Red McKenzie

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Red McKenzie
Red McKenzie, proks. oktobron de 1946. Foto de William P. Gottlieb.
Red McKenzie, proks. oktobron de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1899 (1899-10-14)
en Sankta Luiso
Morto 7-an de februaro 1948 (1948-02-07) (48-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo cirozo
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo bandestro • ĵazmuzikisto • kantisto
vdr

Red McKenzie (* 14-an de oktobro 1899 en Sankta-Luiso; † 7-an de februaro 1948 en Novjorko) estis blankula usona ĵaz-muzikisto (badestro, kantisto, kombiloludisto) de ĉikago-ĵazo kaj muzikagento.

Vivo[redakti | redakti fonton]

McKenzie ludis komence de la 1920-aj jaroj krom sia laboro kiel hotelservisto kun kelkaj amikoj (Dick Slevin[1] sur kazuo, Jack Bland je banĝo kaj gitaro, McKenzie je kombilo kaj kiel kantisto) en Sankta Luiso (ankaŭ nomata Mound City laŭ proksima antikva indiano-urbo) stratmuzikon. Bandestro Gene Rodemich aŭskultis ilin kaj organizis en 1924 komunan sonregistradon por eldonejo Brunswick en Ĉikago: „Arkansas Blues“ kaj „Blue Blues“ kun la Mound City Blue Blowers, kiu vendiĝis preskaŭ milionoble. Post ĉi tiu sukceso ili prezentis en Novjorko, kie aliĝis Eddie Lang, kaj ludis kiel McKenzie´s Candy Kids en 1925 je Londono. Kun liaj Mound City Blue Blowers (je ŝanĝanta instrumentistaro) poste ludis i.a. Muggsy Spanier, Jack Teagarden, Jimmy Dorsey, Glenn Miller, Eddie Condon. Kun Condon li surdiskigis en 1927 kiel „McKenzies and Condons Chicagoans“ ĉe Okeh, kun Gene Krupa kaj multaj aliaj famaj ĉikagoĵazaj muzikistoj. En 1928 Pee Wee Russell faris siajn unuajn sonregistradojn kun ili. Sur sonregistraĵo el 1929 kun Mound City Blue Blowers kunludas ankaŭ Coleman Hawkins kaj Rex Stewart, pro kio foje oni rigardis ilin kiel unu el la unuaj miksitrasaj ĵaz-surdiskigoj.

Ekde fine de la 1920-aj jaroj McKenzie laboris ankaŭ kiel muzikagento, kie ekz. peris la unuajn sonregistradojn de Bix Beiderbecke kaj Frank Trumbauer por Okeh. Krome li ankaŭ prezentis kiel kantisto, laboris dum la tutmonda ekonomikrizo de la 1930-aj jaroj en Sankta Luiso ĉe bierfarejo kaj dum la 1930-aj jaroj li ludis gravan rolon en la ĵazklubejoj de la 52-a Strato en Novjorko. Ĉar li estis koleremulo, je tio li foje ankaŭ argumentis perpugne. En 1944 li denove transloĝiĝis al Novjorko, kie li ludis Eddie Condon. Li estis alkoholulo kaj mortis relative junaĝe kun 48 jaroj pro hepata cirozo.

Disko[redakti | redakti fonton]

  • Mound City Blue Blowers (Timeless Records, 1935/36)

Rimarkoj[redakti | redakti fonton]

  1. de kiu neniuj pluaj sonregistraĵoj estas konataj, post kiam li forlasis la bandon en 1925

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]