Reddy

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Reddy estas tre konata Jatikasto de la sudo de Barato. Ili apartenas al la varno de la Ŝudroj, kaj tradicie ili estas ter-posedantoj. La plej multo de ili vivas en la ŝtato de Andra-Pradeŝo kaj parolas la Teluguan, sed multaj ankaŭ vivas en Karnatako kaj Tamilnado.

En Andra Pradeŝo ili estas 10 ĝis 15% de la popolacio. En malgrandaj vilaĝoj ili ofte estis la estroj de la vilaĝo.