Redon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Redon
bretone: Redon
komunumo
Urbodomo kaj turo
Blazono
Oficiala nomo: Redon
Regno Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Ille-et-Vilaine subprefektejo
Arondismento Redon ĉefurbo
Kantono Redon ĉefurbo
Interkomunumreto Pays de Redon
Riveroj Vilaine, Oust
Situo Redon
 - koordinatoj 47° 39′ 8″ N 02° 5′ 1″ U / 47.65222 °N, 2.08361 °U / 47.65222; -2.08361 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 73 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco m s. m.
Areo 15,09 km² (1 509 ha)
Loĝantaro 9 493 (2009)
Denseco 629,09 loĝ./km²
Urbestro Vincent Bourguet
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 35600
INSEE 35236
Situo de Redon kadre de Francio
Situo de Redon kadre de Francio
Situo de Redon kadre de Francio
Vikimedia Komunejo: Redon
Retpaĝo: www.Redon.fr
Laŭloka nomo : Redonnais

Redon estas franca komunumo, subprefektejo de Ille-et-Vilaine en Bretonio.

Redon estas la centro de la Interkomunumo de la lando de Redon kaj de la Lando de Redon kaj Vilaine.

Geografio

Situo

Redon situas ĉe la enfluejo de la rivero 'Oust' en la riveron 'Vilaine', je 60 km sudokcidente de Rennes, 50 km oriente de Vannes kaj 60 km nordokcidente de Nantes.

Laŭ la ordigo de INSEE, Redon estas urba komunumo, centra komunumo de urba unuo, kies ĉirkaŭurbo konsistas el 4 komunumoj : Saint-Nicolas, Rieux, Saint-Jean-la-Poterie, Allaire.[1]. Tiu urba unuo estas la poluso de la urba areo de Redon, kiu apartenas al la urba spaco de Nantes-Saint-Nazaire. (cf. komunumoj de Loire-Atlantique).

Toponomio

Eltiraĵo de la Tabula ducatus britanniae gallis, kie legeblas « Rhedon ». La uzata simbolo signifas urbes minores (pli etaj urboj).

La nomo de 'Redon' venas de la gaŭla roto- (la rado) kaj ne rilatas al la nomo de Rennes kaj de Redones[2].

La urbo ŝuldus sian nomon al la vorto roton, kiu transformiĝis en Rodon, keltorigina vorto signifanta transirejon, hipotezo, kiu respondas al la formo de la lokoj.

La malnovaj formoj de la nomo de Redon estas :

  • Roton (en 832 laŭ la Ĉartaro de Redon)
  • Rothon
  • Rotonum (en 1029, Ĉartaro de Sainte-Croix de Quimperlé)
  • Rothenum
  • Rothono
  • Regidonum

La bretona nomo de la komunumo restas Redon [3].

Historio

Mezepoko

Ekzistas malmultaj fontoj pri tiu regiono antaŭ 832.

Malkovrante la kunfluejon de la riveroj 'Vilaine' kaj 'Oust' de montetsupro, la ĉefdiakono de la diocezo de 'Vannes', kaj liaj disĉiploj konstatis la intereson de la loko : loko protektata de la invadoj kaj kvieta, ideala por meditado. Conwoïon akiris de Ratvili, loka senjoro, la donacon de areo sufiĉe granda por starigi monaĥejon. En 832, simpla ermitejo, farita el tabuloj kaj branĉoj stariĝis.

Nevenoeo, tiam guberniestro Bretonio, subtenis tiun fondaĵon por plifortigi sian povon. Inter 842 kaj 853, la unua ŝtona preĝejo estis konstruita por anstataŭigi la unuan konstruaĵon. Conwoïon tie mortis la 5-an de januaro 868. De tio restas ankoraŭ nun la ĉartaro de tiu abatejo, kiu enhavas 391 aktojn en la latina lingvo. Tiu dokumento, posedaĵo de la ĉefepiskopejo de Rennes, estas gravega por la historiistoj.

Popolanoj iom post iom ekloĝis ĉirkaŭ la konventaj konstruaĵoj, la monaĥeja areo pligrandiĝis kaj naskis paroĥon. Post 1000, la preĝejo fariĝis tro malgranda. La konstruado de pli granda preĝejo estis pripensita.

La urbo disvolviĝis ĉirkaŭ tiu religia centro por fariĝi kampara kaj industria urbo kun preskaŭ 10 000 loĝantoj en la 1960-aj jaroj. Unu el la lokaj industrioj estis la fandejo Pierre Chevalier kreita en 1864.

En la Mezepoko, Redon profitis per la mara komerco dank'al sia situacio ĉe la rivero Vilaine. Ankoraŭ nun restas malnovaj domoj de ŝipposedantoj kaj baseno.

Strato 'du Plessis'.

En la 14-a jc, komenciĝis la konstruado de la ĉirkaŭmuro, sub la protekto de la abato Jean de Tréal. Ĝi havis 3 pordojn, 3 poternojn kaj 13 turojn. De tiuj remparoj restas nur la norda flanko de la transepto de la preĝejo, la kapelo de la dukoj kaj la remparoj super la kajo St Jacques. Laboroj en la urbocentro malkovrigis restaĵojn de la remparoj, aparte bastionon fronte al la urbodomo, du turojn de la 14-a jc kaj bastionon de la 16-a jc, placo de 'la République' same kiel elementojn de remparoj.

Redon estas unu el la 42 urboj de Bretonio, kiuj delegis al la Parlamento de Bretonio. La ĝenerala Asembleo de Bretonio kunvenis 5-foje en Redon, en la 15-a kaj 17-a jc.

En 1449, la duko Francisko la 1-a akiris de la papo Eŭgeno la 4-a la starigon de Redon kiel episkopejon per papa buleo la 10-an de junio 1449. La duko ŝatis Redon, kaj la fakto ke li deziris estis tie entombigita eble klarigas ke li volis rekompenci la abatejon pro ties servoj. Sed la protestoj de la najbaraj episkopoj de Rennes, Vannes kaj Nantes, pri la estonta terareo sur kiu la nova diocezo devis etendiĝi, abortigis la iniciaton. La neniiga buleo estis subskribita en la 20-a de decembro 1449 de la sama papo[4].

Dum la neplenaĝo de la dukino Anna de Bretonio, la duka kortumo sidis dum iom da tempo en Redon, fine de 1488. En Februaro 1489, la reĝo de Anglio, Henriko la 7-a kontraktis kun la juna dukino, kiu estis nur 12-jara, la traktaton de Redon, laŭ kiu li promesis milite helpi ŝin se konflikto okazos kontraŭ Francio. La historio evoluis alimaniere, du jarojn poste, Anna edziniĝis al la reĝo de Francio Karolo la 7-a.

Ĉirkaŭ la abatejo, la metiaj kaj komercaj laboroj disvolviĝis.

Modernaj tempoj

Ekde la 16-a jc, la rivero 'Vilaine' estis kanalizita, favorante la havenan disvolviĝon, ĉar la marŝipoj povis supreniri ĝis Redon, tiam antaŭhaveno de Rennes. Albordiĝintaj en la haveno de Vilaine, tiam dependa de la tajdo, eblis malŝarĝi ilin alteren aŭ sur barĝon kaj riverajn boatojn, kiuj povis supreniri sur la rivero ĝis Rennes. Sur la kajo 'Duguay-Trouin', la domoj de ŝipproprietuloj kaj negocistoj (17-a kaj 18-a jc) atestas pri tiu prospera mara komerco.

La saltenejoj, strato 'du Port', la turo 'Richelieu' (17-a jc), la kastelo de 'Mail' (17-a jc), ambaŭ situantaj strato 'du Plessis', la palaco Carmoy (17-a jc) strato 'du Port', same kiel la monaĥinejo de la Kalvarianinoj (17-a jc), strato 'Saint-Michel' kaj la lignostrukturaj domoj (16-a, 17-a kaj 18-a jc) de strato 'Grande-Rue' kompletigas la riĉan arkitekturan heredaĵon de la urbo.

Franca revolucio

Komence de la Revolucio, tri konventoj funkciis en Redon : unu de la benediktanoj, unu de la kalvarianinoj, kaj unu de la ursulaninoj[5].

En Februaro 1791, la unua politika klubo estis fondita en Redon : ĝi estis la sola en la distrikto, eĉ se pluraj loĝantoj de la komunumoj de la distriktoj, senpere aliĝis[6].

Post la civila konstitucio de la klerikaro, la religiaj ordenoj estis neniigitaj. La monaĥoj kaj monaĥinoj estis liberigitaj de siaj ĵurpromesoj en la 13-a de februaro 1790, kaj rajtis forlasi sian monaĥejon. El la 9 benediktanoj, nur tri decidis resti en la ordeno[7]. Kiam la monaĥinoj estis elpelitaj la 5-an de oktobro 1792, ili aĉetis domojn, kaj plej multaj daŭrigis komunan vivon. Ĉiuj (monaĥoj kaj monaĥinoj, refariĝintaj laikoj aŭ ne) ricevis pension de la Ŝtato, kaj iliaj lastaj rajtoj estis pagitaj de la distrikto en la 30-a de aprilo 1793[8].

La Vendeanoj minacis Redon en Marto 1793, la generalo Beysser neniigis la danĝeron. Poste en la jaro, ankaŭ Hoche savis la urbon kontraŭ la rabado[9].

La novaĵo de la falo de Robespierre en la '9-Thermidor' estis akceptita kun grandaj ĝojmanifestadoj[10] ; iom poste, la tuto de la administracioj estis purigita ('vendémiaire jaro 4-a)[11] kaj la preĝejo de Redon estis redediĉita al la kulto la 28-an de majo 1795 ('prairial jaro 3-a)[12]. Sed la urbo restis favora al la revolucio kaj ties progresoj, kiel montras la vizitado de la festoj :

Nuntempa epoko

Lige kun la konstruado de la kanalo inter Nantes kaj Brest, la fosado de la flosbaseno komenciĝis en 1836. Dum multaj jardekoj, ĝi restis la koro mem de la urba vivo pro sia havena aktivado kaj pro la disvolviĝo de la industrioj en la 19-a jc.

En Redon, la kanalo inter Nantes kaj Brest krucas la riveron Vilaine. Ĝi estis finita en la 19-a jc, kaj tiel Redon fariĝis kruciĝejo de la okcidentaj navigaj vojoj. Iomete poste, Redon fariĝis ankaŭ fervoja kruciĝejo. La stacidomo estis inaŭgurita en 1862. Ĝi situas ĉe la linio Nantes-Rennes kaj Parizo-Quimper.

Komence de la 20-a jc, la industria aktivado forte subtenis la lokan ekonomion. La industrioj ligitaj al mekaniko kaj teksaĵoj estis tre multaj ĝis la komenciĝo de la 1980-aj jaroj.

La urbo dungis multajn laboristojn kaj oficistojn de la tuta lando de Redon kaj de Vilaine. La mekanik-konstrua fabriko Garnier[16] tie fabrikis agrokulturajn maŝinojn ekde la fino de la 19-a jc. Grava ekonomia krizo estigis gravajn sociajn tumultojn fine de la 1960-aj jaroj, kiuj daŭris ĝis la komenciĝo de la 1980-aj jaroj, kaj finiĝis per la definitiva fermo de la fabriko Garnier[17].

Ekonomio

En la Lando de Redon kaj Vilaine estas bone videblaj industrioj en tri ĉefaj sektoroj : planta kosmetiko (grupo 'Yves ROCHER'), elektroniko (TES, ASTEEL) kaj aŭtomobilaj pecoj (Faurécia, AFC)[18]. 36 % de la salajruloj sur la teritorio laboras en la industrio (350 industriaj entreprenoj). La ekonomia poluso de Redon estas la plej grava en la teritorio aparte kun la sekvantaj entreprenoj :

Haveno de Redon
  • Asteel, elektroniko
  • Cargill produktas pektinon el pomrekrementoj kaj citronŝeloj.
  • Faurecia, aŭtomobila pecisto, laboras precipe por Peugeot-Citroën situanta en Rennes.
  • Bic fabrikas fajrilojn, razilojn, skribiloj...
  • AFC, Armoricaine de Fonderie du Châtelet (fandejo).

La servekonomio kreskas duoble pli rapide ol en Bretonio, kvankam ankoraŭ subreprezentata.

La hospitala centro de Redon laborigas inter 400 kaj 499 personojn[18].

La urbo Redon havas ankaŭ edukan poluson pri duagrada edukado same kiel pri postabiturientecaj studoj.

Administracio

Urbodomo de Redon

Demografio

Heraldiko kaj devizo

Bretonlingva devizo « KEAR VIHAN BRUD VRAZ » sur la frontono de la urbodomo.

Ĝia devizo estas france Redon, petite ville grand renom, (Eo: Redon, urbeto sed famego) bretonlingve skribita sur la frontono de la urbodomo ekde 1908 : « kêr vihan brud vras ».

Kulturo

Lingvoj

Gravaj personoj ligitaj al Redon

Monumentoj kaj turismaj lokoj

Estas 6 monumentoj klasitaj historiaj en Redon[20] kaj trideko da registritaj konstruaĵoj (18 laŭ la datumbazo Mérimée[21], 31 laŭ la datumbazo Glad[22]) :

  • La palaco 'Manoir du Mail', antaŭe nomata palaco 'du Plessis', strato 'du Plessis' kaj kajo 'Duguay-Trouin'. Situanta en la havena kvartalo, ĝi estas inter la plej belaj loĝejoj, kiuj markis la apogeon de la loka komerco en la 17-a jc[23].
  • Palaco de 'Richelieu', strato 'du Plessis', datita de la 17-a jc. Klankigita de angultureto kun ornamo influita de la renesanca stilo[24].
  • La palaco de 'Carmoy', de la 17-a jc, 6 kaj 7 strato 'du Port', laŭ stilo de Ludoviko la 13-a, reĝo de Francio[25].
  • La iama monaĥinejo de la kalvarianinoj, 26 strato 'Saint-Michel', fondita en 1629 de la bendediktaninoj. Ĝi utilas nun kiel pensiono por malavantaĝuloj[26].
  • La Abatejo Saint-Sauveur, reprezentanto de la romanika arto kaj de la pasinta riĉeco de la abatejo. Ĝi konsistas el navo kaj el romanika turo konstruita inter 1170 kaj 1200. La ĥorejo kaj la turo estas gotikaj [27], [28].
  • La abateja preĝejo Saint-Sauveur[29] estis reduktita post incendio en la 31-a de majo 1780. Tio klarigas la apartigon inter la gotika turo (proksimume 70 m alta) kaj la navo (kiu antaŭe estis longa je 90 m).

Inter la registritaj konstruaĵoj, estas :

  • Kapelo 'Notre-Dame-de-la-Salette' (klasita ekde 1967) de la arkitekto René Guichebaron[30], [31].
  • Paroĥa preĝejo 'Saint-Charles' (klasita ekde 1975) de la arkitektoj Yves Perrin kaj Georges Martin[32], [33].
  • Pluraj konstruaĵoj ligitaj al la haveno kaj al la riveroj de Redon : havena domo[34], la kluzdomo de la granda baseno[35], la aŭtoponto de 1845[36], la baskula aŭtoponto de 1937[37], la mara kluzo de la haveno [38], kaj la izola kluzo [39].
  • Pluraj industriaj konstruaĵoj : fabriko pri metalurgiaj pecetoj de 1946[40], [41], ufabriko de mekanik-konstruo Garnier konstruita de 1917 ĝis 1962[42],[43], kaj fabriko pri senalkoholaj trinkaĵoj[44],[45]

Transportoj

Redon situas kore de okcidentaj navigaj vojoj kaj proksime de Atlantika Oceano kun mara kaj rivera haveno ŝirmata de la vintraj ŝtormoj.

Pri tervojoj, Redon situas ĉe la kruciĝejo de buslinioj TER kaj fervojaj linioj por iri al Rennes, Quimper kaj Nantes. Dank'al tiu situacio, turismaj ofertoj aldoniĝas al la marbordaj ofertoj por fari de tiu historia urbo de Bretonio interesan lokon en galoa-lingva regiono.

La atlantika TGV (Rapidega trajno) haltas en Redon, kaj tiel la urbo estas je nur 2h45 de Parzo.

Ĝemelaj urboj

Bibliografio

  • De Courson (G.). france Récits historiques, traditions et légendes de Haute-Bretagne : l'arrondissement de Redon, 1870 (rééd. Rennes, Rue des Scribes, 1991, 205 p.).
  • Laburthe-Tolra (P.) (dir.). france Le pays de Redon, Paris, 1985, 196 p.
  • Tiger (J.). france Histoire de notre ville. Les temps des abbés : des origines à 1800, tome 1, Redon, 1985, 145 p.
  • Maugendre (L.-A.). france Histoire de notre ville. Le temps des maires (1800-1850), tome 2, Redon, 1986, 198 p.
  • Flatres (P.), france Les limites du pays de Redon, Mémoires de la Société d'Histoire et d'Archéologie de Bretagne, tome LXIV, 1987, p. 287-294.
  • Hommerie (B.), LABBE (Y.), france Bogue d'or de Redon, ArMen, n° 22, 1989.
  • Labbé (Y.). france Le marron de Redon, ArMen, n° 56, 1994.
  • Laloy (P.), Désormeaŭ (R.). france Regards sur le pays de Redon, Ed. Apogée, Rennes, 1995.
  • Béchard (G.), Duval (J.), france Mémoires en images : Redon, ed. A. Sutton, Joué-les-Tours, 1996, 126 p.
  • Thual (F.). Redon : france le Chant de l'Alouette à vingt ans, ArMen, n° 80, 1996.
  • Mémoires vives en Pays de Vilaine, Vies ouvrières, ed. Mémoires vives, Redon, 2006.

Vidu ankaŭ

Notoj kaj referencoj

  1. Vidi la retpaĝon de INSEE :http://www.statistiques-locales.insee.fr/carto/ESL_CT_cartethematique.asp?lang=FR&nivgeo=COM. Sur la mapeto de Francio, klaku al Départements, kaj al Ille-et-Vilaine.
  2. france Noms de lieux bretons (nomoj de bretonaj lokoj), Hervé Abalain
  3. Rezultoj pri « Redon » en la datumbazo KerOfis de la publika oficejo pri la bretona lingvo.
  4. france La efemera episkopejo de Redon
  5. Léon Dubreuil, france « Essai sur l’administration générale d’un district pendant la Révolution. Le district de Redon, 1-a de Julio 1790- 18 ventôse an IV », in Annales de Bretagne, volumo 20, tomo 1, 1904, p. 93
  6. Léon Dubreuil, france « Essai sur l’administration générale d’un district pendant la Révolution. », in Annales de Bretagne, volumo 21, tomo 2, 1905, p. 235
  7. Dubreuil, Essai..., 20-1, p. 95
  8. Dubreuil, Essai..., 20-1, p. 100
  9. Léon Dubreuil, france « Essai sur l’administration générale d’un district pendant la Révolution », in Annales de Bretagne, volumo 22, tomo 1, 1906, p. 96
  10. Léon Dubreuil, france « Essai sur l’administration générale d’un district pendant la Révolution», in Annales de Bretagne, volumo 21, tomo 4, 1905, p. 521
  11. Dubreuil, Essai..., 21-4, p. 522
  12. Dubreuil, Essai..., 21-4, p. 549
  13. Léon Dubreuil, france « Fêtes révolutionnaires en Ille-et-Vilaine », in Annales de Bretagne, volumo 21, tomo 4, 1905, p. 397-398
  14. Dubreuil, Fêtes..., p. 398-399
  15. Dubreuil, france Fêtes..., p. 402
  16. france Présentation rapide de l'usine Garnier, [1]
  17. france Vies ouvrières en Pays de Redon 1930-1980, association Mémoires vives du XXe siècle, 2006, Éditions Mémoires vives en Pays de Redon, (ISBN 2-9528273-0-0)
  18. 18,0 18,1 france france Le pays de Redon et Vilaine, paĝo 109.
  19. france Les Esclaves de Bourbon : La Mer et la montagne, Prosper Ève, Karthala, Paris, 2003ISBN 978-2-84586-456-6.
  20. Datumbazo 'Mérimée' : Listo de la monumentoj historiaj de la komunumo de Redon
  21. Datumbazo 'Mérimée' : Listo de la noticoj por la komunumo de Redon
  22. france Rezultoj laŭ datumbazo 'Glad', datumbazo de la servo pri la heredaĵo de Bretonio.
  23. Datumbazo 'Mérimée' : PA00090669
  24. Datumbazo 'Mérimée' : PA00090667
  25. Datumbazo 'Mérimée' : PA00090668
  26. Datumbazo 'Mérimée' : PA00090665
  27. Datumbazo 'Mérimée' : PA00090664
  28. Datumbazo 'Glad' : IA00130923
  29. Datumbazo 'Mérimée' : PA00090666
  30. Datumbazo 'Mérimée' : IA00131001
  31. Datumbazo 'Glad' : IA00131001
  32. Datumbazo 'Mérimée' : IA00130924
  33. Datumbazo 'Glad' : IA00130924
  34. Datumbazo 'Glad' : IA29003872
  35. Datumbazo 'Glad' : IA35048531
  36. Datumbazo 'Glad' : IA35048462
  37. Datumbazo 'Glad' : IA35046897
  38. Datumbazo 'Glad' : IA35046898
  39. {Datumbazo 'Glad' : IA35046896
  40. Datumbazo 'Mérimée' : IA35000637
  41. Datumbazo 'Glad' : IA35000637
  42. Datumbazo 'Mérimée' : IA35000635
  43. Datumbazo 'Glad' : IA35000635
  44. Datumbazo 'Mérimée' : IA35000643
  45. Datumbazo 'Glad' : IA35000643

Eksteraj ligiloj