Reese Witherspoon

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Reese Witherspoon, 2009

Laura Jeanne Reese Witherspoon (22-an de marto 1976 en New Orleans, Louisiana) estas usona aktorino kaj Oscar-premiitino.

Biografio

Patro de Reese Witherspoon estis armea kuracisto, tiel ŝi vivis 4 jarojn kun la familio en Germanio. Ŝi plenkreskis en Nashville (Tennessee) kun sia pli juna frato.

En aĝo de 7 jaroj, ŝi aperis en reklamo de flor-komercisto. Ŝi studis anglan literaturon en la Stanforda Universitato, sed ne finis tion, preferis la aktorinan karieron.

Ŝi debutis en 1991 kiel 14-jara Dani en The Man in the Moon en sia unua filmo kaj ĉefrolo, kun Jason London. Oni nomumis ŝin pro ties ludo por Young Artist Award en la kategorio Best Young Actress Starring in a Motion Picture.

Reese Witherspoon estis nomumita por Golden Globe en 1999 kiel plej bona komedia aktorino en filmo Election. Ŝi sukcesegis en 2001 en la filmo Legally Blonde kaj ŝi estis nomumita duafoje al Golden-Globe. La kinofilmo estis tiel sukcesa, ke okazis la daŭro en 2003, Legally Blonde 2: Red, White & Blonde .

Ŝia plej grava sukceso okazis en 2005 en la dramo Walk the Line de James Mangold. Pro la ludo en tio, ŝi ricevis la Golden Globe 2006 kiel plej bona ĉefrolanto en komedio/muzikalo kaj la Oscar-premion de 2006 kiel plej bona ĉefrolanto.

Ĉe Legally Blonde 2: Red, White & Blonde (2003) kaj Penelope (2006), Witherspoon estis ne nur la ĉef- (Natürlich blond 2) kaj apudrolanto (Penelope), sed ankaŭ la produktorino. Ŝi posedas la firmaon Type A Films, kiu partoprenis la produktadon de ambaŭ filmoj.

Privata vivo

Reese Witherspoon geedziĝis en 1999 kun aktoro Ryan Phillippe, kiun ŝi ekkonis en la festotago de ŝia 21-a naskiĝtago. Ili havas du komunajn gefilojn, filon kaj filinon. Ili divorcis en 2007, ekde tiam ŝi vivas kun Jake Gyllenhaal. Ili konatiĝis dum filmigo de Rendition.

Aliaj

Witherspoon estas rekta posteulo de iama skotlanda elmigrinto John Witherspoon, kiu apartenas al subskribintoj de la usona sendependeca deklaro.

Filmaro

  • 1991: The Man in the Moon
  • 1991: Wildflower
  • 1992: Desperate Choices: To Save My Child
  • 1993: A Far Off Place
  • 1993: Jack the Bear
  • 1993: Return to Lonesome Dove
  • 1994: S.F.W.
  • 1996: Freeway
  • 1996: Fear
  • 1998: Twilight
  • 1998: Overnight Delivery
  • 1998: Pleasantville
  • 1999: Cruel Intentions
  • 1999: Election
  • 1999: Best Laid Plans
  • 2000: American Psycho
  • 2000: Little Nicky
  • 2000: Friends
  • 2001: Legally Blonde
  • 2002: The Importance of Being Earnest
  • 2002: Sweet Home Alabama
  • 2003: Legally Blonde 2: Red, White & Blonde
  • 2004: Vanity Fair
  • 2005: Walk the Line
  • 2005: Just Like Heaven
  • 2006: Penelope
  • 2007: Rendition
  • 2008: Four Christmases

Literaturo

Brandon Hurst: Reese Witherspoon. Schwarzkopf & Schwarzkopf, Berlin 2007. ISBN 3-89602-765-4.