Referendumo pri sendependiĝo de Katalunio en 2017

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Flagoj de subtenantoj de la referendumo en Barcelono

Ĉi tiu artikolo temas pri la kataluna sendependiga referendumo de 2017. Por pli da informo rilate al tiu politika konflikto, konsultu la artikolon pri la Hispana Konstitucia Krizo.

Grafitio de kontraŭuloj de la referendumo en Badalona

Referendumo pri sendependiĝo de Katalunio estis planita referendumo, kiun la katalunia registaro preparis por okazi je la 1-a de oktobro 2017. La balotantoj respondos la demandon: "Ĉu vi volas ke Katalunio estu sendependa ŝtato en la formo de respubliko?"[1] La referendumo postsekvintu la sendevigan referendumon pri sendependiĝo en 2014.

Hispana Registaro kontraŭis la referendumon pri sendependiĝo[2] dirante ke la Hispana Konstitucio ne permesas baloton pri sendependiĝo de ajna regiono de Hispanio.

Preparo kaj fono[redakti | redakti fonton]

En 2006 katalunia registaro proponis novan aŭtonomian statuton, kiu estis poste aprobita en referendumo en Katalunio kaj en hispania parlamento. Sed en 2010 hispania konstitucia kortumo forigis el ĝi difinon de Katalunio kiel nación – nacio.[3]

Je la 9-a de novembro 2014 okazis sendeviga referendumo pri sendependiĝo de Katalunio malgraŭ la volo de hispaniaj registaro kaj konstitucia kortumo. Por la sendependiĝo tiam balotis ĉirkaŭ 80 % da balotintoj dum partopreno de 41,6 % da balotintoj.[4]

Katalunia Parlamento je la 6-a de septembro 2017 akceptis leĝon, kiu priskribis la kondiĉojn de nova referendumo pri sendependiĝo.[5] Hispania registaro tuj turniĝis al la konstitucia kortumo, kiu poste la referendumon jure malvalidigis.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Balotilo, kiu estis planata por la referendumo. Ĝi estas skribita en la kataluna, en la hispana (la kastilia) kaj en la arana, la tri oficialaj lingvoj de Katalunio.

Katalunia registaro anoncis, ke la referendumo okazos en dimanĉo je la 1-a de oktobro 2017. La referenduma demando estis: "Ĉu vi volas ke Katalunio estu sendependa ŝtato en la formo de respubliko?"[1]

La referendumon devis supervidi la Balotkomisiono de Katalunio. La kampanjo devis daŭri 15 tagojn, ekde la 15-a de septembro ĝis la 29-a de septembro 2017.

Reago de Hispania registaro[redakti | redakti fonton]

Dum septembro 2017 centra Hispana registaro transprenis kontrolon super plejmulto de Katalunia buĝeto.

Je la 27-a de septembro, katalunia polico ricevis ordonon fermi balotejojn, kie povus okazi baloto rilate al la referendumo.[6] Je la 1-a de oktobro 2017 estis fermita pli ol duono da lernejoj, kie devus okazi la balotado.[7][8]

Katalunia altkortumo je la 29-a de septembro 2017 ordonis al Google forigi el sia deponejo androidan aplikaĵon On Votar 1-Oct, kiu ofertadis informojn pri la referendumo. Google mem la aferon tiutage ne komentis.[9]

Antaŭ kaj en pluraj balotejoj okazis bataloj inter policanoj kaj balotintoj. Dum la tago estis anoncitaj pli ol 700 vunditojn.[10][11][12]

Marde hispania reĝo Filipo la 6-a en sia publika parolo diris ke ignorado de konstitucio kaj regularo de aŭtonomio endanĝerigas stabilecon de Katalunio kaj de tuta Hispanio.[13]

Konsekvencoj[redakti | redakti fonton]

En mardo je la 3-a de oktobro okazis striko en tuta Katalunio. Laŭ Agence France-Presse en Barcelono dum ĝi protestis 700 000 homoj.[14]

En vendredo je la 27-a de oktobro Katalunia parlamento akceptis deklaron de sendependeco. Por ĝi balotis 70 parlamentanoj kontraŭ 10.[15]

Internaciaj reagoj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la referendumo[redakti | redakti fonton]

  • Usono Je la 13-a de aprilo usona ambasadejo en Madrido diris, ke sendependiĝo de Katalunio estas interna afero de Hispanio.[16]
  • Eŭropa Unio Konsilio de Eŭropo en julio diris ke ajna referendumo devas esti "en plena kongruo kun la konstitucio".[17]
  • Hungario Je la 18-a de septembro 2017 la parolisto de hungaria registaro Zoltán Kovács diris ke ili "respektos la volon de la popolo" kaj ke temas pri interna afero de Hispanio kaj Katalunio. Li ne diris ĉu Hungario agnoskos rezulton de la referendumo en kazo, ke la sendependiĝo venkos.[18]

Dum kaj post la referendumo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Catalan independence referendum, 2017 en la angla Vikipedio.

  1. 1,0 1,1 Jones, Sam. Catalonia calls independence referendum for October (angle). The Guardian (2017-06-09). Alirita 2017-09-23.
  2. Reuters (2016-12-30). Catalan Referendum on Independence 'Not Possible' Says Spain PM (angle). Voice of America. Alirita 2017-09-23.
  3. Harzer, Filip. V Katalánsku se dá čekat i městská gerila. Rajoy tančí mezi vejci a doufá ve volby, říká expert (ĉeĥe). iRozhlas.cz. Ĉeĥa Radio (2017-10-04). Alirita 2017-10-04. “Jasně datovaný je moment, kdy španělský ústavní soud v roce 2010 vyškrtl ze změněného katalánského autonomního statusu, který v roce 2006 předložila katalánská autonomní vláda (vedená tehdy socialisty), definici Katalánska jako „nación“ (národ, pozn. red.). Tím ho dost změnil, ačkoli i celošpanělský parlament původní status schválil, stejně jako Katalánci v referendu.”.
  4. Jackson, Patrick. Catalonia vote: No smiles for Spain (angle). Inside Europe Blog. BBC (2014-11-10). Alirita 2017-10-01.
  5. Katalánsko schválilo zákon o referendu. O nezávislosti půjdou místní hlasovat 1. října (ĉeĥe). iHned.cz. Economia (2017-09-06). Alirita 2017-10-01.
  6. Catalan police seal off polling booths to block independence vote (angle). Euronews (2017-09-27). Alirita 2017-09-27. “The Catalan regional police, known as the Mossos d'Esquadra, has been ordered to take control of voting booths by Saturday”.
  7. Katalánci hlasují o nezávislosti. Španělská policie proti demonstrantům použila gumové projektily (ĉeĥe). iRozhlas.cz. Ĉeĥa Radio (2017-10-01). Alirita 2017-10-01. “Více než polovinu škol, ve kterých měli obyvatelé hlasovat, uzavřeli španělští policisté.”.
  8. "Es hat kein Referendum gegeben" (germane). Tagesschau. ARD (2017-10-01). Alirita 2017-10-04. “Bereits am Samstag hatten Polizisten etwa die Hälfte von gut 2300 Wahllokalen geschlossen und abgeriegelt.”.
  9. Reuters (2017-09-29). Spanish Court Ordered Google to Delete This App (angle). Fortune. Time. Alirita 2017-09-30.
  10. Katalánské referendum provází násilí, v ulicích jsou stovky zraněných (ĉeĥe). iDnes.cz. MAFRA (2017-10-01). Alirita 2017-10-01. “U mnoha místností se lidé střetli s policií. Ta nasadila i gumové projektily. Zraněných je už přes 760, policie několik lidí zadržela.”.
  11. European Commission calls on Spanish and Catalan governments to move from confrontation to dialogue (angle). Euronews (2017-10-02). Alirita 2017-10-04. “While ignoring calls to specifically condemn the actions of riot police which left more than 700 people injured, she noted that violence “can never be an instrument in politics”.”.
  12. "Es hat kein Referendum gegeben" (germane). Tagesschau. ARD (2017-10-01). Alirita 2017-10-04. “Regionalregierung sprach von mehr als 840 Menschen, die sich medizinisch betreuen lassen mussten, zuvor war von mehr als 760 Verletzten die Rede gewesen.”.
  13. Poslední pokus o dohodu s Madridem, jinak vyhlásíme nezávislost, avizoval katalánský premiér (ĉeĥe). iRozhlas.cz. Ĉeĥa Radio (2017-10-04). Alirita 2017-10-04. “„Už dlouho jisté kruhy v Katalánsku opakovaně, vědomě a úmyslně porušují ústavu a pravidla katalánské autonomie. Porušují zákony, které definují a ochraňují jejich historické instituce a samosprávu. Jejich nezodpovědné chování ohrožuje ekonomickou a společenskou stabilitu Katalánska i celého Španělska,“ řekl mimo jiné Felipe VI.”.
  14. Poslední pokus o dohodu s Madridem, jinak vyhlásíme nezávislost, avizoval katalánský premiér (ĉeĥe). iRozhlas.cz. Ĉeĥa Radio (2017-10-04). Alirita 2017-10-04. “V Barceloně v úterý kvůli policejnímu násilí podle agentury AFP protestovalo až 700 tisíc lidí.”.
  15. Catalan parliament declares independence from Spain (angle). BBC News. BBC (2017-10-27). Alirita 2017-10-27.
  16. US snubs Catalan independence drive in latest setback for separatists (angle). El País. Ediciones El País (2017-04-13). Arkivita el la originalo je 2017-09-21. Alirita 2017-09-23. “In its statement, the US embassy said Catalan independence was an “internal” matter for Spain and noted its position on the issue had not changed.”.
  17. Catalonia plans an independence vote whether Spain lets it or not (angle). The Economist (2017-07-15). Alirita 2017-09-23. “And the Council of Europe, which Mr Puigdemont consulted, said in June that any referendum must be carried out “in full compliance with the constitution”.”.
  18. Barigazzi, Jacopo. Hungary to ‘respect’ will of people in Catalonia vote (angle). Politico (2017-09-18). Alirita 2017-09-23.
  19. Katalánci protestují generální stávkou. Ochromí dopravu, připojí se i FC Barcelona (ĉeĥe). ČT24. Ĉeĥa Televido (2017-10-03). Alirita 2017-10-03. “Předseda Evropské rady Donald Tusk vyzval Madrid, aby se vyhnul dalšímu použití síly. Zároveň ale uvedl, že sdílí jeho ústavní argumenty.”.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]