Referendumo pri sendependeco de Skotlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rezultoj de la referendumo:
  •  Jes
  •  Ne
  • Situo de Skotlando ene de la Britaj Insuloj

    La 18-an de septembro 2014 okazis referendumo pri sendependeco de Skotlando for de Unuiĝinta Reĝlando (Britio).[1]

    Kalkulado de voĉoj komencis post fermo de balotejoj je la 21:00 UTC kaj la rezultoj estis prezentitaj frue de la 19-a de Septembro. La entuta rezulto estis por "Ne sendepndiĝi" kun 55,3 % (2 001 926 voĉoj). Por sendependiĝo voĉdonis 44,7 % da voĉdonantoj (1 617 989). La referendumon partoprenis 84,59 % de rajtigitaj voĉdonantoj.[2]

    La 30-an de novembro 2009 publikiĝis proponaro, kiu prezentis kvar eblecojn inter rezigno pri ajna ŝanĝo ĝis plena ŝtata sendependeco de Skotlando. Leĝa propono pri publikaj debatoj publikiĝis la 25-an de februaro 2010: ĝi enhavas du jes-ne-demandojn, kiu voĉdonigas kaj plian regionan aŭtonomion, do plian transdonon de ŝtataj taskoj kaj decidopovoj al la regionaj parlamento kaj registaro, kaj plenan ŝtatan sendependiĝon de Skotlando. La tiutempa registaro de la Skota Nacia Partio (SNP), subtenata de nur malplimulto el la membroj de la skota parlamento, ne sukcesis akiri la necesan subtenon fare de la aliaj politikaj partioj de la regiona parlamento kaj sekve antaŭ la parlamenta baloto de 2011 retiris la proponon. En la kampanjo de tiu parlamenta baloto la partio promesis, kaze de gajno organizi referendumon pri la ŝtata sendependeco de Skotlando, kaj sekve akiris absolutan plimulton en la parlamenta baloto. La 10-an de januaro 2012 la skota registaro anoncis ke la referendumo okazu en aŭtuno 2014, kaj la 21-an de marto 2013 ĝi precizigis la daton je la 18-a de septembro 2014.[3]

    Kiel dato pri ebla ŝtata sendependiĝo la partio SNP proponis la 24-an de marto 2016.[4] Tiu tago estos ekzakte 413 jarojn post la "Unuiĝo de la Kronoj" (Union of the Crowns) de la Reĝlando Skotlando (843-1707) kaj la Reĝlando Anglio (927–1649 kaj 1660–1707, interrompita per la Komunumo de Anglio) en la regotempo de Jakobo la 1-a de Anglio kaj Irlando respektive Jakobo la 6-a de Skotlando el la dinastio de Stuartoj.

    Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

    Referencoj[redakti | redakti fonton]