Reflekso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kapt-reflekso
Unu de hundoj de Pavlov, Muzeo de Pavlov, 2005

En fiziologio reflekso estas neŭrone plukondukata, rapida kaj ĉiam samtipa reago de organismo al iu certa stimulo. Plej konataj estas la patela reflekso kaj la palpebra reflekso.

Ekzistas diversgrade komplikaj refleksoj: la plej simpla estas unusinapsa refleks-cirklo. Plie oni distingas "denaskajn" senkondiĉajn refleksojn de "lernitaj" kondiĉaj refleksoj.

La plej konata ekzemplo estas la "hundoj de Ivan Pavlov":
Pavlov konstatis, ke la sekrecio de salivo jam komencas, kiam la hundoj nur ekvidas manĝaĵon (senkondiĉa reflekso). Pavlov dresis la hundojn tiel, ke ĉiam antaŭ manĝigo li sonigis sonorilon. Post iom da tempo la hundoj jam sekreciis salivon, kiam ili nur aŭdis la sonorilon (kondiĉa reflekso).

Refleksoj ludas rolon ĉe jenaj reagoj:
ansera haŭto | Babinski-reflekso | glutado | kroĉ-reflekso | laktiga reflekso | Moro-reflekso | patela reflekso | pugo-reflekso | spirado | spirprotekta reflekso | suĉado | ternado | tiklado | tremado | tusado