Reforma partio de Valdis Zatlers
El Vikipedio
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 22 Apr. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
| reforma partio de Valdis Zatlers | |
|---|---|
| Zatlera Reformu partija | |
| Estro | Valdis Zatlers |
| Lando | |
| Fondiĝo | la 23-an de julio 2011 |
| Lingvo(j) | latva |
| Ĉefa sidejo | Rigo |
La organizaĵo Zatlera Reformu partija (en Esperanto "reforma partio de Valdis Zatlers") estas politika partio en Litovio. Ĝin fondis la eksa ŝtata prezidanto de Latvio, Valdis Zatlers, en somero 2011 tuj post la fino de sia prezidanta oficperiodo. La fonda kongreso okazis la 23-an de julio 2011, unu tagon antaŭ civitana baloto pri malfondo de la parlamento - baloto kiun iniciatis Zatlers mem.
En la parlamenta baloto de septembro 2011 la partio akiris 20,81 procentaĵojn de la civitanaj voĉdonoj respektive 22 el la sume 100 parlamentaj seĝoj kaj iĝis la parlamente dua plej forta partio.

