Reformisma Judismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Reformisma Judismo estas branĉo de la juda religio kiu naskiĝis en Germanio en la 19-a jarcento. Nuntempe, ĝi estas tre populara inter usonaj kaj britaj judoj.

Nuntempaj reformismaj judaj movadoj kunsentas pri la plejmulto el la sekvaj principoj:

  • Lasi aŭtonomecon al la individuo pri kiel interpreti la judajn religiajn leĝojn
  • Apliki tekstan analizon al la juda biblio (torao kaj tanaĥo) kaj al la rabena literaturo
  • Lerni judajn religiajn principojn pere de ne-religiaj metodoj, kune kun religiaj
  • Sekvi modernajn kulturajn morojn pri vestaĵoj, kutimoj kaj praktikoj
  • Havi kompletan egalecon inter la seksoj en religiaj ritualoj
  • Emfazi la koncepton de Tikkun Olam ("Ripari la Mondon"), juda religia principo kiun oni ofte uzas por indiki strebado al socia justeco.

La reformisma movado naskiĝis en Germanio, kiel respondo al la epoko de klerismo kaj al la parta abolicio de diskriminaciaj leĝoj kontraŭ judoj. La reformistoj neis la dian originon de la Torao, kaj deklaris ke nur la bibliaj leĝoj kiuj estas facile kompreneblaj devus esti sekvataj, dum la resto de la Halaka ne plu estis konsiderata deviga. Ili komencis uzi libron da preĝoj tradukita en la germana, anstataŭ uzi la hebrean version, kaj ili ĉesis praktiki cirkumcidojn. La reformistoj ankaŭ rifuzis akcepti la koncepton de juda "popolo" aŭ "nacio", deklarante ke judismo estas nur religio, kaj ke judoj devis esti ordinaraj civitanoj, kaj ne senti sin ligitaj nur al iu internacia juda "nacio". Ili ankaŭ rifuzis elstarigi la koncepton de Galut aŭ "Ekzilo" de la judoj, kaj lige al tio la strebon de ĉiu ano de judismo iam estonte reveni al la sanka lando Palestino, ĉar laŭ ili estis necese por judoj vivi trans la mondo por ekzekuti ilian Mesian devon. Ili kredis ke tasko de la judoj estas disvastigi la monoteisman veron trans la mondo, kaj esti ekzemplo de morala forto por aliaj. Kiam aperis la cionisma movado, ĝi sekve estis kondamnita de la reformistoj. Post la kreado de la ŝtato de Israelo, ili tamen akceptis la ekziston de Israelo, sed daŭre substrekas ke ne estas religia devo translokiĝi tien. Nuntempe ankaŭ estas reformistoj kiuj akceptas la koncepton de "juda popolo".

La reformisma movado estis portita al Usono de judaj enmigrintoj en la mezo de la deknaŭa jarcento. Laŭ statistikoj de 2006, 38 procentaĵoj de usonaj judoj kiuj regule partoprenas diservojn en sinagogo apartenas al reformisma sinagogo. Dum la lastaj jardekoj, usonaj reformistoj iom moligis la komencajn poziciojn de la reformisma movado, kaj komencis sekvi pli kaj pli el la antikvaj religiaj kutimoj, kaj uzi pli da hebrea lingvo dum la diservoj.

En Israelo, la reformisma movado estas tre malgranda. Nur la ortodoksa branĉo de judismo estas oficiale agnoskita en Israelo, dum la konservativaj kaj reformismaj movadoj ne havas oficialan rekonon.