Reformo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Reformo (de reformi: Doni alian pli bonan formon[1]) signifas aliformado kun la celo de plibonigo. En politiko tio estus fundamenta planita kaj senperforta transformado de la ekzistaj kondiĉoj kaj sistemoj.

La vorto jam aperas en la biblio en la leteroj de Sankta Paŭlo, pli malfrue ankaŭ lige kun la eklezia reformacio en la tempo de Martin Luther. La vorto „reformacio“ estas rekta deduktaĵo de la latina vorto „reformatio“, kiu en esperanto signifas „reformo“.

Reformoj en la politiko[redakti | redakti fonton]

En aŭtoritataj reĝimoj opoziciantoj ofte postulas reformojn, antaŭ ol iliaj registaroj alstrebas tiujn ĉi. Glasnost kaj perestrojko simbolis la reformojn de Miĥail Gorbaĉov en Sovetunio antaŭ la kolapso de la „Orienta Bloko“ en 1989 kaj post la reformoj de la „destaliniĝo“ sub Nikita Ĥruŝĉov. En Ĉina Popola Respubliko la instalado de apartaj ekonomiaj zonoj kaj privata posedo post la morto de Mao Zedong estis ekonomiaj reformoj, kiu faris Ĉinujon ekonomia mondpotenco.

Ĝenerale en la nuntempo estas konstatebla la mensogema belvortuma misuzado de la termino reformo deflanke de de amaskomunikiloj kaj politikistoj. Tiuj ĉi nomas „reformo“ agadon, kiu havas la konsekvencon de la malpliigo aŭ eĉ nuligo de socialsubvencioj kaj entute la retiriĝon de la ŝtato aŭ de duonŝtataj institucioj el la ekonomio, ekzemple per tiel nomataj „privatigoj“ (forvendado tro-malmultkosta de ŝtata propraĵo al grandaj entreprenoj).

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Vidu reta-vortaro.de, kapvorto „reformi“

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Doreen Spörer: Regierungssysteme und Reformen.Studien zur neuen politischen Ökonomie. Springer, 2006, ISBN 3-531-15034-0.
  • Albrecht Müller: Die Reformlüge. Droemer Knaur, Munkeno 2004, ISBN 3-426-27344-6.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]