Refrancore
| Refrancore | |
| Dosiero:Refrancore-Stemma.png | |
| Ŝtato: | |
|---|---|
| Regiono: | |
| Provinco: | AT Asti (2005) |
| Koordinatoj: | 44°56′N 8°20′E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 44.933 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">44.933°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo <Koordinatoj: 44°56′N 8°20′E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 44.933 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">44.933°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Alto super marnivelo: | m |
| Areo: | 13 (2005) km² |
| Loĝantaro: | 1560 (2005) |
| Loĝdenso: | 120 (2005) loĝantoj/km² |
| Najbaraj komunumoj: | Asti, Castagnole Monferrato, Castello di Annone, Montemagno, Quattordio (AL), Viarigi (2005) |
| Patrono: | |
| Festa tago: | |
| Nomo de loĝantoj: | |
| Poŝtkodo: | 14030 (2005) |
| Imposta kodo: | |
| Kodo laŭ ISTAT: | 005089 (2005) |
| Telefona prefikso: | 0141 (2005) |
| Retpaĝo: | |
Refrancore estas komunumo de Italio.
Kvankam ĝi havas oficiale nur proksimume 1600 loĝantojn, oni tie trovas pli da homoj, unue ĉar multaj homoj ferias tie, due ĉar homoj el ĉirkaŭaj vilaĝoj venas tien.
La nomo Refrancore venas de batalo inter frankoj kaj lombardoj. La lombardoj venkis, kaj la sango de frankoj ruĝigis lokan rivereton. Rivus ex sanguine Francorum (rivereto de sango de frankoj) fariĝis latina nomo de la loko. Ĝi mallongiĝis unue al Rivusfrancorum kaj post al Refrancore.
Iam ekzistis kasteleto sur monteto apud Refrancore. La lastaj restaĵoj detruiĝis en la 19-a jarcento por prepari konstruon de preĝejo, kiu tamen ne realiĝis. Apude troviĝas fortikaĵeto de la 15-a jarcento, kiu preskaŭ ne damaĝiĝis. Ĝi estas nun uzata kiel infanĝardeno kaj maljunulejo. Ekzistas en ĝi ankaŭ restarigita preĝejeto.
Centre de la vilaĝo troviĝas la sonorila turo de 18-a jarcenta preĝejo. La preĝejo mem tamen estis detruita komence de la 20-a jarcento.

