Refreno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Refreno estas rekantaĵo, kiu ofte aperas en poemoj kaj kantoj: La reveno de tekste/muzike (almenaŭ plejparte) identaj linioj je la fino de strofo aŭ inter la strofoj kiel okulfrapa struktura karakterizaĵo.

La formo de la refreno kaj ĝia lokado en la tuta poemo/kanto subas neniun regulon. Do eblas varii iomete ĉiun aperadon de la refreno, por adapti ĝin pli individue al la ĉirkaŭaj strofoj. Aliaflanke en la rondeloformo laŭforme la strofoj diferenĉigas klare, tiel ke la refreno jen alprenas faskigan, rekondukan funkcion. Alia tekniko de forma intensigo estas la prokrastado de refrenkomenco per interpartoj enigitaj en ĉertajn lokojn.

La uzado de refreno generas do ankaŭ revenon en pli ĝenerala senco ol kiel nura poezia rimedo, ekz. la konscian revenon de certa streĉo, situacio ktp, kiuj plifortigas „intencan“ poezian bildon.

Specialformo de refreno estas la ĉenrekantaĵo, je kiu la rekantaĵo estas plilongigita post ĉiu strofo per unu elemento (ekz. linio). Se ĉi tiu ĉenigo iras maldirekten, oni parolas pri retroira ĉenrekantaĵo, kiu ekzistas ekz. en la kanto Jan Hinnerk.

En la popmuziko la refreno estas la fakte ĉefa parto, ĉirkaŭ kiu la kanto ofte estas ĉirkaŭkomponita. Ne malofte okazas, ke muzikaĵo en sia dua duono konsistas nur el daŭraj ripetadoj de la refreno, kiu eble cele al lasta intesigo estas ŝovata duontonon pli alten, antaŭ ol ĝi estas diafragmata.