Regajnu la Stratojn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Regajnu la Stratojn (RTS; en la angla, "Reclaim the Streets") estas grupo da homoj, kiuj kolektive kredas je komuneca posedado de publikaj spacoj. Oni kelkfoje karakterizas ĝin radikala rezist-movado kontraŭstaranta financan korporacian tutmondiĝon, kaj pli signife la uzadon de aŭtomobiloj kiel la plej grava vetur-rimedo.

Regajnu la Stratojn ofte okazigas ne-perfortajn strat-regajnajn eventojn, kiel ekz. "invadi" gravan stratonŝoseon por festumi. Dum tio ĉi obstrukcias normajn uzantojn, kiel aŭtistojn kaj bus-uzantojn, la filizofio de Reclaim the Streets konstatas, ke tiuj uzantoj mem estas la obstrukciantoj, kaj ke okupante la stratojn oni liberigas ilin kiel publikaj spacoj. Eventoj de RTS norme estas spektaklaj kaj buntaj, kun dancado, haltigado de trafiko, kaj kelkfoje brutaleco. La festojn tre influas la brita moderna festkulturo ("raves").

Strat-festoj de Regajnu la Stratojn estas okazintaj tra Eŭropo, Aŭstralio, Nord-Ameriko kaj Afriko.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]