Valvo (tubsistemo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Reganta glitvalvo)
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri hidraŭlika meĥanismo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Valvo.

Valvo estas hidraŭlika meĥanismo uzata kiel regelemento servanta por regadi fluon aŭ premon de likvogaso. Estas multaj tipoj de valvoj:

Aer-ellasa valvo
Valvo instalata sur la plej altaj lokoj de hidraŭlika sistemo kaj servanta por ellasado de aero el kondukiloj aŭ elementoj. Oni konstruas ĝin aŭ kiel permane regatan, aŭ kiel aŭtomate funkciantan.
Apogvalvo
Retroferma valvo uzata por malhelpi elfluon de likvo el la malfermita cirkvito dum laborpaŭzoj.
Averia sekuriga valvo
Valvo, kiu okaze de abrupta malaltiĝo de premo de trafluanta likvo aŭtomate fermas la trafluon.
Barvalvo
Regelemento destinita plej ofte nur por fermi aŭ malfermi la trafluon.
Direkta valvo
Regelemento destinita por direktadi fluon de likvo kaj por bari ties trafluon.
Hidraŭle regata direkta valvo
Direkta valvo, kies aktiva membro estas translokata per efiko de likvo.
Permane regata direkta valvo
Direkta valvo, kies aktivan membron oni translokas rekte per manforto.
Pilotvalvo
Direkta valvo destinita por regi alian valvon.
Dueĝa reganta glitvalvo
Reganta glitvalvo kun du ŝanĝeblaj, reciproke kuplitaj rezistoj kontraŭ movo de likvo.
Elektra-hidraŭla servovalvo
Servovalvo, kies enira signalo estas kurento aŭ tensio, eventuale diferenco inter kurentoj aŭ tensioj.
Elektre regata direkta valvo
Direkta valvo, kies aktiva membro estas translokata per forto de elektromagneto.
Ellasiva valvo
Premvalvo destinita por daŭre ellasadi la superfluan flu-kvanton el la labora hidraŭcirkvito dum samtempa konservado de laborpremo je antaŭdifinita valoro en larĝa flukvanto-amplekso.
Glitvalvo
Valvo, kies aktiva membro estas piŝtoklapo per sia glitmoviĝo kovranta trafluajn aperturojn, troviĝantajn en la glit-faco. La glitmoviĝo de piŝto povas esti laŭaksa aŭ rotacia, klapo moviĝas rektlinie.
Kvareĝa reganta glitvalvo
Reganta glitvalvo kun kvar ŝanĝeblaj, reciproke kuplitaj rezistoj kontraŭ movo de likvo.
Unueĝa reganta glitvalvo
Reganta glitvalvo kun unu variigebla rezisto kontraŭ movo de likvo.
Globvalvo
Kranvalvo, kies aktiva membro estas globo kun traflua aperturo.
Kompensata valvo
Kunigo de du retrofermaj valvoj, inter kiujn oni konektas alkondukon de likvo, servanta por ebligi kompenson de tralikiĝinta likvo en la fermitan hidraŭcirkviton.
Malŝarĝanta valvo
Valvo regata per ekstera signalo, kiu malŝarĝas pumpilon tiel, ke en la momento, kiam la premenergio de likvo ne estas bezonata por la laboro, lasas la likvon flui el la pumpilo rekte en rezervujon, kaj tiamaniere malhelpas nedeziratan varmigon de likvo.
Premvalvo
Regulig-elemento, ĉe kiu la reguligata premo estas preskaŭ sendependa de tiumomenta flu-kvanto. Oni distingas diversajn tipojn, depende de la situo de la reguligata premo.
Prem-redukta valvo
Reguligas la premon ĉe sia elira (de-flua) flanko. Ĝia celo estas teni tiun premon konstanta, kiam varias la trafluo kaj, en limoj, la premo ĉe la enflua flanko.
Prem-limiga valvo
Reguligas la premon ĉe sia enira (al-flua) flanko. Ĝia celo estas malhelpi, ke tiu premo transiru certan limon. En tia okazo la valvo malfermiĝas por forkondukti la troan premon.
Pilotata premvalvo
Duŝtupa premvalvo, kies unuan ŝtupon prezentas la senpere regata premvalvo, kiu pilotas la duan ŝtupon. La dua ŝtupo estas konstruita kutime kiel preme ekvilibrigita kaj destinita por pli grandaj flu-kvantoj.
Sekurecvalvo
Premvalvo limiganta premon de likvo al la antaŭfiksita valoro. Kaze de apero de pli granda premo en la cirkvito ĝi ellasas likvon en rezervujon. Pri ne danĝera gaso, ĝi ellasas gason en aeron. Ĝi ne estas destinita por daŭra trafluo.
Senpere regata premvalvo
Unuŝtupa premvalvo, kies aktiva lameno estas regata per alĝustigebla risortforto.
Premredukta valvo
Premvalvo, ĉe kiu la elira premo estas preskaŭ sendependa de flu-kvanto kaj de enira premo (ĝis agaligo de ambaŭ premoj).
Proporcia valvo (hidraŭla logika elemento)
Valvo, kies aktiva lameno estas translokata pere de elektromagneta forto tiel, ke la grandeco de translokigo estas proporcia al la grandeco de elektra kurento en la solenoido.
Reganta glitvalvo
Hidraŭelemento reganta movdirekton kaj movofrekvencon de servomotoro per disbranĉigo de fluo. La enira signalo efikas je piŝto, ties antaŭdifinitan devion oni regulas pere de retrokuplo, kiun prezentas mekanika kunigo de la valvokorpo kun la elira lameno de servomotoro.
Regata retroferma valvo
Retroferma valvo ebliganta per ekstera signalo trafluon ankaŭ en la alia direkto.
Retenvalvo, Riglovalvo
Kunigo de du retrofermaj, hidraŭle regataj valvoj, servanta por stabiligi pozicion de elira lameno de hidraŭmotoro kontraŭ influo de eksteraj fortoj.
Retroferma valvo
Regelemento permesanta trafluon nur en unu direkto.
Sidvalvo
Valvo, kies aktiva membro estas rektlinie moviĝanta klapo fermanta la trafluan aperturon. En fermita stato la klapo sidas sur la aperturo kaj baras la trafluon.
Stringvalvo
Regelemento ebliganta kontinue ŝanĝi kontraŭmovan reziston. Laŭ ĝia aktiva membro oni distingas stringvalvojn nadlan, noĉan, foldan, pistan k.s.
Ŝaltvalvo
Valvo servanta por regado de du hidraŭcilindroj, kiuj devas agi tiel, ke unu el ili ekagu nur post finiĝo de piŝtmovo de la alia.