Regen (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regen
rivero
Bazaj informoj
Situo Germanio  Maldekstra flankrivero de Danubo en Bavario
Longeco 169 km
Akvokolekta areo 2 953 km²
Averaĝa trafluo 37,8 m³/s
Fluo
Fonto Kunfluaĵo de Schwarzer Regen, Weißer Regen, Kleiner Regen.
- Alteco super marnivelo 381 m (553 m Schwarzer Regen / 580 Weißer Regen)
- Koordinatoj 49° 9′ 33″ N, 12° 49′ 55″ O (mapo)49.15916666666712.831944444444
Enfluejo Regensburg
- Alteco 325 m
- Koordinatoj 49° 1′ 25″ N, 12° 6′ 28″ O (mapo)49.02361111111112.107777777778
Altecodiferenco 56 m
Geografio
Trairataj urboj Železná Ruda, Bayerisch Eisenstein, Zwiesel, Regen, Viechtach, Bad Kötzting, Blaibach, Cham, Regensburg.
Map
Regen
vdr

Regen (ĉeĥe Řezná) estas alfluanta rivero de Danubo en orienta Bavario kaj Ĉeĥio.

Fontaj riveroj[redakti | redakti fonton]

Regen ekestas el tri riveroj, kiuj ĉiuj portas la nomon Regen kun epiteto:

  • Schwarzer Regen ("nigra") siavice ekestas el
    • Großer Regen ("granda")
    • Kleiner Regen ("malgranda");
  • Weißer Regen ("blanka"); el ĝi kaj Schwarzer Regen ekestas Regen.

Großer Regen fontas en Ĉeĥio sur la orienta deklivo de monto Pancíř. Ĝi fluas suden tra Železná Ruda kaj atingas Germanion ĉe Bayerisch Eisenstein.

Kleiner Regen (ĉeĥe Malá Řezná) ekestas ĉe altaĵo Medvědí hora (ursa monto) en Ĉeĥio. Ĝi fluas nord-okcidenten, atingas Germanion kaj trairas la bar-lagon Frauenau.

En Zwiesel la du riveroj kuniĝas por formi riveron Schwarzer Regen. Ĝi pluiras al Viechtach kaj tra la bar-lagoj Höllensteinsee kaj Blaibacher See.

Weißer Regen elfluas el lago Kleiner Arbersee. Sube de la bar-muro de Blaibacher See ĝi kunfluas kun Schwarzer Regen kaj formas kun ĝi riveron Regen.

Skiza mapo de Regen

Vojo de la rivero[redakti | redakti fonton]

Kiel montras la mapo, rivero Regen kaj ĝiaj fontaj riveroj fluas ĝenerale de oriento al okcidento. Nur en sia lasta parto Regen turniĝas suden kaj atingas Danubon, kiu fluas orienten.

Inter Cham kaj Pösing Regen fluas tra la Cham-Further Senke (baseneto de Cham kaj Furth). Tie ĝia valo estas vasta, kaj la rivero abunde serpentumas; kreiĝas tie naturprotektejo nomata Regentalaue, kun ĉ. 1.480 ha.

Inter Stefling kaj Hirschling la valo estas malvasta; tie, ĉe Marienthal, estas la forta kurbiĝo suden. De Hirschling ĝis Regensburg la valo ree pli vastas.

Nur la lastaj 440 metroj de la rivero antaŭ la enfluo en Danubon estas ŝipotaŭgaj. La fluejo de la rivero tie koincidas kun artefarita brako de Danubo kaj servas al la danuba ŝiptrafiko. Formale ankaŭ ĝi apartenas al Regen.