Regina Coeli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Regina coeli)
Regina Coeli
himno
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Regina Coeli estas la nomo de maria kaj kristologa preĝo de la Katolika Eklezio honore al la Virgulino. Ili estas la latinaj vortoj per kiu komenciĝas la paska himno de la Virgulino Maria kiuj en esperanto signifas “Reĝino de la ĉielo”, ĝi estas liturgia komponaĵo de la Mezepoko kiel gratulaĵo al Maria pro la resurektado de ŝia Filo Jesuo Kristo. La Regina Coeli anstataŭas la preĝon Anĝeluso dum la paska sezono. Ĝi devas esti kantata aŭ preĝata koruse kaj stare. Kvankam la aŭtoro ne estas konata, ĝi jam estis uzata en la 12-a jarcento kaj danke al la franciskanoj ĝi etendiĝis tra la tuta kristana mondo.

Virgulino kun la infano de Filippo Lippi

Teksto en Latino[redakti | redakti fonton]

V/
Regina caeli, laetare, alleluia.
R/
Quia quem meruisti portare, alleluia.
V/
Resurrexit, sicut dixit, alleluia.
R/
Ora pro nobis Deum, alleluia.
V/
Gaude et laetare Virgo María, alleluia.
R/
Quia surrexit Dominus vere, alleluia.
V/
Oremus:
Deus, qui per resurrectionem Filii tui, Domini nostri Iesu Christi, mundum laetificare dignatus es: praesta, quaesumus; ut, per eius Genetricem Virginem Mariam, perpetuae capiamus gaudia vitae. Per eundem Christum Dominum nostrum. Amen.

Tradukoj en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Publikigita de IKUE [1] :[redakti | redakti fonton]

Ĉiela Reĝino, estu gaja, haleluja, ĉar Tiu, kiun vi meritis porti, haleluja, resurektis kiel Li diris, haleluja. Preĝu por ni Dion, haleluja.

V/

Ĝoju kaj estu gaja, Virgulino Maria, haleluja,

R/

ĉar vere leviĝis la Sinjoro, haleluja.

V/

Ni preĝu : Dio, kiu per la resurekto de Via Filo, nia Sinjoro Jesuo Kristo, bonvolis gajigi la mondon, donacu al ni, ni petas, ke per Lia Patrino, la Virgulino Maria, ni kaptu la ĝojojn de la eterna vivo. Per la sama Kristo, nia Sinjoro.

R/

Amen.

Adaptita [2] al gregoria melodio[redakti | redakti fonton]

Ĉiel-reĝino, ekĝoju, haleluja,

ĉar via filo de vi portita, haleluja,

resurektis laŭ-anonce, haleluja.

Por ni ĉe Dio pledu, haleluja.

V/

Ĝoju kaj jubilu, Virgulino Maria, haleluja,

R/

ĉar vere leviĝis la Sinjoro, haleluja.

V/

Ni preĝu : Dio, Vi ĝojigis la mondon per la releviĝo de Via Filo, nia Sinjoro Jesuo Kristo. Per Lia Patrino, la Virgulino Maria, donacu al ni ke ni kaptu la ĝojojn de la vivo eterna. Pri tio ni petas per Li, Kristo, nia Sinjoro.

R/

Amen.

Adaptita [3] al la melodio (de HCK) de kroata traduko kaj kanto[redakti | redakti fonton]

( Kraljice neba, raduj se )

Ĝoju, Reĝino de l' ĉiel'. (dufoje)

Haleluja, haleluja.

Li, kiun dignis porti vi, (dufoje)

( Haleluja, haleluja.)

kiel Li diris, levis Sin. (dufoje)

( Haleluja, haleluja.)

Preĝu por ni, ho Dipatrin'. (dufoje)

( Haleluja, haleluja.)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Anonima traduko sub rubriko " Kelkaj kristanaj preĝoj " .
  2. De Albrecht Kronenberger, s.j., en Adoru : Ekumena Diserva Libro eldonita de IKUE kaj KELI, [ Dudenhofen : ] Ponto-Verlag, 2001, n-ro 097/18, p. 396.
  3. De Lucija Borčić kaj Albrecht Kronenberger, s.j., en Adoru : Ekumena Diserva Libro eldonita de IKUE kaj KELI, [ Dudenhofen : ] Ponto-Verlag, 2001, n-ro 678, p. 1076.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]