Regiomontanus

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Regiomontanus, ĝuste Johannes Müller (naskiĝis la 6-an de junio 1436 en Unfinden apud Königsberg en la hodiaŭa Bavario, mortis la 6-an de julio 1476 en Romo) – estis germana matematikisto, astronomo kaj astrologo.

Li estis konata ankaŭ kiel Johannes Molitoris de Künigsperg, Johannes Germanus, Johannes Francus, Joannes de Monte Regio. La pseŭdonomo Regiomontanus devenas de latina traduko de la universala nomo Künigsperg (Königsberg aŭ Reĝa Monto – latine Mons Regius); propra nomo devenas de profesio de lia patro (li estis muelisto).

En Vieno, li estis lernanto kaj kunlaboranto de Georg Peurbach – aŭstra astronomo kaj matematikisto, aŭtoro de enkonduko al Planedaj hipotezoj... de Ptolemeo, kiu laboris pri rekonstruo de lia originala teksto Almagest. Ili kune verkis Epitoma in Almagestum Ptolemei. En 1461 li veturis al Italio, kie li restis dum kelkaj jaroj, poste iris al Hungario, laŭ invito de reĝo Matiaso la 1-a. Ĉi tie (aŭ eĉ pli frue dum la restado en Italio) li kunlaboris kun pola astronomo Marcin Bylica de Olkusz. Ili kune prilaboris astronomiajn tabulojn kaj Disputationes inter Viennensem et Cracoviensem super Cremonensia in planetarum theoriae deliramenta.

Li popularigis kaj evoluigis la jakoban bastonon, kiun oni uzis por mezurado de angulo kaj ato de iu objekto. Li pretigis kun apogo de la pola Marcin Bylica (1433–1493) - ĉefastronomo de la hungara reĝo Matiaso - sinusajn kaj tangentajn tabelojn (ĝis 7-pozicia precizeco).