Regiona Konsorcio de Transportoj de Madrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regiona Konsorcio de Transportoj de Madrido
Consorcio Regional de Transportes Públicos Regulares de la Comunidad de Madrid
emblemo
autonomous agency • publika transporta aŭtoritato
Komenco 1986 vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Q57422874
Situo Madrida Regiono
Ĉefestro(j) Rosalía Gonzalo vd
Posedatoj LacomaMetroo de MadridoVista AlegreVicente Aleixandre vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
Logo.

La Regiona Konsorcio de Transportoj de Madrido (R.K.T.M.), en hispana origine Consorcio Regional de Transportes de Madrid (C.R.T.M.), estas publika societo dependa de la Regiono Madrido kiu administras kaj reguligas ĉiujn publikajn transportojn kolektivajn de la Regiono kaj kiu estis fondita la 16-a de decembro de 1985.

La 31-a de decembro de 1986 la urbo kaj la Regiono Madrido translokigis ĉiujn siajn resursojn al la nova konsorcio, el kiu la Metroo iĝis ekde tiam filio. En 1989, nome sepdek jarojn post la malfermo de la unua linio, la entrepreno de Metroo renomiĝis kiel Metro de Madrid, S.A., kiam ĝi pasis el la ŝtato al la regiona instanco.

En 1986 oni transportis 951 milionoj da veturantoj. De tiu nombro oni pasis al 1.564,2 milionoj en 2004, kio havigas klaran ideon de la investado kaj kunordigado realigita dum tiuj jaroj.