Regiona ligo Vestfalio-Lipo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regiona ligo Vestfalio-Lipo
Regiono
Flago
Landschaftsverbände in North Rhine-Westphalia [+]

LandoGermanio


Regiona ligo Vestfalio-Lipo (Tero)
Regiona ligo Vestfalio-Lipo (Tero)
La administra strukturo de la Ruhr-regiono



Vikimedia Komunejo:  Landschaftsverband Westfalen-Lippe [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Regiona ligo Vestfalio-Lipo
Landschaftsverbände in North Rhine-Westphalia vd
Dum 1953 - nekonata/nuntempe
Sidejo Münster
Lando Germanio
Partoprenanta Q28737713 vd
TTT Oficiala retejo
vdr
La ĉefdomo de la LWL in Münster

La Landschaftsverband Westfalen-Lippe [Esperante: regiona ligo Vestfalio-Lipo, laŭvorte "pejzaĝa ligo..."] estas administra unuo en la Germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio, kreita en 1953, kies sidejo estas en Münster. La ligo prizorgas kadre de la komunuma memadministrado difinitajn regionajn taskojn. La ligo laboras kun 12.000 dungitoj por la 8,5 milionoj da loĝantoj de la regiono.

Per 35 specialaj lernejoj, 17 malsanulejoj, 17 muzeoj kaj multaj servejoj por handikapuloj la ligo plenumas tiujn taskojn en la sociala sfero, en la subteno de handikapuloj kaj junuloj, en la psikiatrio kaj en la kulturo, kiuj sencoplene prizorgendas tutregione.

La regiona ligo Vestfalio-Lipo subtenas la kulturon en la regiono per financado de lokaj teatroj kaj orkestroj samkiel projektoj kaj publikaĵoj. La regiona ligo Vestfalio-Lipo estas subtenanto de entute 17 muzeoj, estas respondeca pri la monumentkonservado kaj subtenas la historian esploron pri Vestfalio kaj Lipo.

Ĉiuj distriktoj kaj eksterdistriktaj urboj en Vestfalio kaj Lipo estas membroj de la ligo. Ili subtenas kaj financas la regionan ligon, kiun kontrolas parlamento el 100 deputitoj de la komunumoj.

Membroj[redakti | redakti fonton]

La regiona ligo Vestfalio-Lipo havas kiel membroj jenajn 18 distriktojn kaj 9 eksterdistriktajn urbojn:

distriktoj (aŭtokodoj)

  1. Borken (BOR)
  2. Coesfeld (COE)
  3. Ennepe-Ruhr (EN)
  4. Gütersloh (GT)
  5. Herford (HF)
  6. Hochsauerland (HSK)
  7. Höxter (HX)
  8. Lippe (LIP)
  9. Mark (MK)
  1. Minden-Lübbecke (MI)
  2. Olpe (OE)
  3. Paderborn (PB)
  4. Recklinghausen (RE)
  5. Siegen-Wittgenstein (SI)
  6. Soest (SO)
  7. Steinfurt (ST)
  8. Unna (UN)
  9. Warendorf (WAF)

eksterdistriktaj urboj (aŭtokodoj)

  1. Bielefeld (BI)
  2. Bochum (BO)
  3. Bottrop (BOT)
  1. Dortmund (DO)
  2. Gelsenkirchen (GE)
  3. Hagen (HA)
  1. Hamm (HAM)
  2. Herne (HER)
  3. Münster (MS)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]