Regionaldekan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Regionaldekan La Komuna Sinodo de la Episkopujoj en la Respubliko Germanio (Gemeinsame Synode der Bistümer in der Bundesrepublik Deutschland) 1971 – 1975 enkondukis en la germana katolika eklezio la taskon de regiona dekano (Regionaldekan), kiu komisie de la episkopo havas kelkajn regionajn taskojn en certa regiono. Regiono estas kunigo de kelkaj dekanujoj kulture aŭ sociologie similaj. La taskoj de la regionaj dekanoj diverse evoluis en la germanaj episkopujoj. –