Regionhistoria muzeo de Dermbach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 05:02, 7 aŭg. 2014 farita de Giorno2 (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Ŝildo ĉe la muzeo.
El la kolektaro.

La Regionhistoria muzeo de Dermbach (germane: Museum Dermbach) troviĝas en Dermbach, Kirchberg nr 5.

Priskribo de la loko

El kolektoj kaj donacoj de regionhistorie interesiĝantaj burĝoj fariĝis en 1932 la muzeo Heimatmuseum für das Eisenacher Oberland, en la salonoj de la surloka kastelo.

En 1959 oni donas al la muzeo novan hejmon en vilao en la Bahnhof-strato. Post nova transloko estas nuntempe la elmontradejo (ekde 1997) en al iama urbodomo de Dermbach. La faktrabaĵo situas centre kaj apudas la historian bazarplacon kaj la barokstilan urboparton.

Kolektoj

Kiel vizitanto eblas informiĝi pri la kultura kaj sociala historio de la turingia parto de la regiono Rhön, pri la vivo- kaj laborkondiĉoj de la homoj de la 18-a ĝis la 20-a jarcentoj.

La maketaĵo de la prapatra sidejo de la Grafoj de Henneberg, armiloj el la Kamparana ribelo (1525) kaj la militaj eventoj de 1866 atentas pri regintoj kaj historiaj eventoj en la regiono.

Videblas ankaŭ la prizona kesto de la fama Rhön-Paŭlo, krimulo kaj helpanto de la malriĉuloj, pendumita en la 18-a jarcento.

Dermbach gravis ekde 1855 en la prilaborado de natura korko: tio daŭris ĝis 1990.

Prezentatas ankaŭ la konstruo de la fervojlinio Feldabahn. Malfermite kiel etŝpura linio en 1880, ĝi iĝis normalŝpura en 1934 kaj estis dum jardekoj grava ekonomia faktoro de la Antaŭa Rhön-regiono.

Nek forgesatas en la ekspozicioj mencii la elminadon de kalio en la Werra-valo, kiu kreis multajn laborlokojn ĝis la fino de la 20-a jarcento.

La skulptado de lignaĵoj en la Felda-valo ankaŭ floris, kiel montras la elmontritaj objektoj. Diversaj aĵoj kaj dokumentoj klarigas tiun evoluon: i.a . la hejma farado de kapoj de tabakpipoj, la fondo de lernejo pri skulptado-arto en Empfertshausen en 1878 kaj la estabiĝo de la unuaj entreprenoj pri lignoskulptado. La originale konservita laborĉambro de oficisto el la Duklando Sachsen-Weimar (Otto Schmith, direktoro de la 4-a administrada sekcio; ĉirkaŭ 1900) estas belega pro sia meblaro el nuksarbo: ĝi fariĝas sekve tre eminenta atestilo de la pinta kvalito de la laboro de la surlokaj lignoskulptistoj.

Fonto

Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2001, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 40-41

Eksteraj ligiloj