Regiono Karlovy Vary

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Regiono Karlovy Vary
ĉeĥe: Karlovarský kraj
administra unuo
Bad III.JPG
Banloko Karlovy Vary
Flag of Karlovy Vary Region.svg
Flago
Karlovy Vary Region CoA CZ.svg
Blazono
Oficiala nomo: Karlovarský kraj
Lando Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Distriktoj Distrikto Cheb, Distrikto Karlovy Vary, Distrikto Sokolov
Historiaj regionoj
Montaroj
Najbaras kun
Gravaj urboj
Interesaj lokoj
Naturmemorindaĵoj Lupaj truoj, Rokaro de Svatoš
Riveroj
Ĉefurbo Karlovy Vary
 - mezo Karlovy Vary
 - alteco 447 m s. m.
 - koordinatoj 50°14′00″N 12°52′00″E  /  50.233333°N, 12.866667°O / 50.233333; 12.866667 (Regiono Karlovy Vary)
Plej alta punkto
 - situo Klínovec
 - alteco 1 244 m s. m.
Areo 3 314,0 km² (331 400 ha)
Loĝantaro 315 299 (12/2006)
Denseco 95,14 loĝ./km²
Torfejo Torfejo de Boží Dar
Estiĝo 2000
Hetmano PaedDr.Josef Novotný ĈSDP
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Aŭtokodoj K
ISO 3166-2:CZ CZ-KA
CZ-NUTS CZ041
Situo de Karlovy Vary enkadre de Ĉeĥio
Situo de Karlovy Vary enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo de Karlovy Vary enkadre de Ĉeĥio
Regiono Karlovy Vary enkadre de Ĉeĥio
Regiono Karlovy Vary enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Karlovy Vary Region
Retpaĝo: www.kr-karlovarsky.cz

Regiono Karlovy Vary situas en la okcidento de Bohemio. Nordoriente la regiono najbaras kun Regiono Ústí nad Labem, sudoriente kun Regiono Plzeň, sudokcidente respektive nordokcidente kun la germanaj subŝtatoj Federacia Lando Bavario kaj Federacia Lando Saksio (t.e. ĝiaj subdistriktoj Mittlerer Erzgebirgskreis kaj Freiberg).

Regiono Karlovy Vary kiel pli supera administra tutaĵo de Ĉeĥa respubliko estiĝis en la jaro 2000 el norda parto de eksa Okcidentbohemia regiono. Sidejurbo de Regiono estas laŭstatuta urbo Karlovy Vary.

Per la grandeco, nombro de urboj kaj loĝantoj ĝi apartenas inter malgrandaj Regionoj de Ĉeĥio. Ties areo (3 314 km2) okupas 4,25 % da teritorio de Ĉeĥio. Regiono Karlovy Vary estas la dua plej malgranda Regiono post Prago. El la areo de Regiono estas 43,1 % kovrita de arbaroj.

Orografie ĝi apartenas al Ercmontara sistemo de provinco Ĉeĥa altaĵaro kun regionoj Ercmontaro, Smrčiny, montetaroj Házlovská pahorkatina kaj Chebská pahorkatina, basenoj de Cheb, Sokolov, montetaroj Doupovské hory kaj Slavkovský les. Rivero Ohře, kiu forkondukas akvon el plimulto de la teritorio de Regiono, trafluas tra Regiono de okcidento al oriento. La plej alta punkto de la teritorio estas montopinto de Ercmontaro Klínovec (1244 m s. m.) en distrikto Karlovy Vary, la plej malalta estas surfaco de Ohře 320 m s. m. en distrikto Karlovy Vary. Klimaton de Regiono Karlovy Vary karakterizas milde varma klima regiono kaj malvarma regiono en montdorsoj de Ercmontaro.

Administra divido[redakti | redakti fonton]

Regiono administre dividiĝas en 3 distriktojn kun 3 distriktaj urboj. Per la areo estas la plej granda distrikto Karlovy Vary, la plej malgranda estas distrikto Sokolov, distrikto Cheb per la areo estas inter ili . En la jaro 2002 en la teritorio de Regiono estis 131 civitoj, el tio 28 urboj. La plej granda nombro de civitoj estas koncentrita en distrikto Karlovy Vary (55 civitoj), la plej malgrandan nombron de civitoj havas distrikto Sokolov (38 civitoj).

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Regiono Karlovy Vary havis al la 31-a de decembro de 2001 304 220 loĝantojn, kio estas plej malmulte el ĉiuj Regionoj. La denseco de loĝantoj estas 92 loĝantoj en km2. Plej dense loĝata distrikto de Regiono estas distrikto Karlovy Vary, en kiu nombro da loĝantoj jam proksimiĝas al 122 000. Male populacie plej malgranda estas distrikto Cheb kun proksimume 89 000 loĝantoj. La denseco de loĝigo estas plej alta en distrikto Sokolov, kie valoro atingis pli ol 120 loĝantoj en km2. La plej malalta denseco de loĝigo estas en distrikto Karlovy Vary, kie la denseco de loĝigo ne superas 80 loĝantojn en km 2.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

En Regiono Karlovy Vary estas signife reprezentitaj banlokoj (ĉefe Karlovy Vary, Mariánské Lázně, Františkovy Lázně kaj Jáchymov).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Karlovy Vary estas internacia flughaveno.

Agrikulturo[redakti | redakti fonton]

En la teritorio de Regiono estas disvastigita kulturado de terpomoj, kolzo kaj cerealojtritiko kaj hordeo, malplimezure poste ankaŭ lino kaj maizo. Animalsekcio de agrikulturo estas reprezentita de bredado de laktodona kaj viandodona brutaro, kortbirdaro kaj porkoj. El grundoj superas brunaj grundoj de ebenaĵoj kaj montetaroj en malpli altaj situoj kaj brunaj arbaraj grundoj en pli altaj situoj de Regiono.

Industrio[redakti | redakti fonton]

En Regiono estas signifaj enboteligejoj de mineralakvoj (ekz. Kyselka, Mattoni), kiuj koneksas kun riĉaj trovejoj de fontoj. En sokolova brunkarba karbotrovejo elkreskis uzinoj de ĥemia industrio, ĉefe en Sokolov kaj Vřesová. En la teritorio de Regiono estas ankaŭ konataj vitrofarejoj (ekz. marko Moser). Riĉan tradicion havas ceramika industrio, kiu eluzas trovejojn de kvalita kaolino. En Kraslice kaj en Luby estas produktado de muzikinstrumentoj.

Naturo, historiaj memorigaĵoj[redakti | redakti fonton]

Regiono Karlovy Vary estas riĉa je diverse naturaj formacioj dank‘ al sia geologia kaj geomorfologia varieco. Granda nombro da historiaj memorigaĵoj estas allogaĵo por pluraj turistoj kaj banlokgastoj. Eble la plej signifaj estas: burgo en Cheb kiel unusola imperiestra falco en la teritorio de Ĉeĥio, burgo en Bečov nad Teplou kun relikvujo de sankta Maŭro.

Riveroj[redakti | redakti fonton]

Bystřice, Odrava, Ohře, Rolava, Svatava, Teplá, Libocký potok.

Urboj[redakti | redakti fonton]


Urboj de Regiono Karlovy Vary
~ Bečov nad Teplou ~ Březová ~ Františkovy Lázně ~ Habartov ~ Horní Slavkov ~ Hranice ~ Cheb ~ Chodov ~ Jáchymov ~ Karlovy Vary ~ Kraslice ~ Kynšperk nad Ohří ~ Lázně Kynžvart ~ Loket ~ Luby ~ Mariánské Lázně ~ Nejdek ~ Nová Role ~ Nové Sedlo ~ Ostrov ~ Plesná ~ Rotava ~ Skalná ~ Sokolov ~ Teplá ~ Toužim ~ Žlutice
Vilaĝoj – elekto
Abertamy ~ Andělská Hora ~ Boč ~ Bochov ~ Boží Dar ~ Bukovany ~ Dalovice ~ Dolní Rychnov ~ Dolní Žandov ~ Drmoul ~ Hazlov ~ Horní Blatná ~ Hroznětín ~ Chyše ~ Krajková ~ Krásná ~ Kyselka ~ Libá ~ Merklín ~ Mnichov ~ Nové Hamry ~ Nový Kostel ~ Oloví ~ Otročín ~ Potůčky ~ Prameny ~ Pšov ~ Stráž nad Ohří ~ Stružná ~ Stříbrná ~ Svatava ~ Štědrá ~ Tuřany ~ Valeč ~ Velká Hleďsebe ~ Vojtanov

Turismaj lokoj[redakti | redakti fonton]


Turismaj lokoj – Naturo
Bočbazalta trovejo ~ Boží Dartorfejo ~ Roketo de Goethe ~ Jesenice – akva rezervujo ~ Kladská – torfejo ~ Klínovec – monto ~ Kamera monteto ~ Oceano – torfejo ~ Přebuz – erisejo ~ Rotava – bazalta minejo ~ Skalka – akva rezervujo ~ Skalky Skřítků – (Roketoj de Gnomoj) ~ SOOS – torfejo ~ Rokoj de Svatoš ~ Tatrovice – akva rezervujo ~ Valo de Ohře ~ Granda grua lago – torfejo ~ Reganto – monto ~ Lupaj Truoj ~ Alta ŝtono ~ Fera Monteto
Turismaj lokoj – Burgoj kaj kasteloj
Andělská Hora – ruino ~ Bečov nad Teplou – burgo ~ Favorit – kastelo ~ Hartenštejn – ruino ~ Himlštejn – ruino ~ Hungerberg – ruino ~ Cheb – falco ~ Chyše – kastelo ~ Jindřichovice – kastelo ~ Kynžvart – kastelo ~ Libá – burgo ~ Loket – burgo ~ Neuberg – ruino ~ Nevděk – ruino ~ Seeberg – burgo ~ Skalná – burgo ~ Starý Rybník – ruino ~ Valeč – kastelo
Turismaj lokoj – Ceteraj
Blatenský vrch – belvedero ~ Bublava ~ Háj u Aše – belvedero ~ Horní Blatná – muzeo ~ Chlum de sankta Maria – pilgrima loko ~ Jáchymovmonerstampejo ~ Jelení ~ Krásno – belvedero ~ Nejdek – muzeo ~ Pernink ~ Starý Hrozňatov – pilgrima loko ~ Teplámonaĥejo ~ Tisový vrch – belvedero ~ Žlutice – muzeo

Rilataj temoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]