Regiono Kayes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regiono Kayes
Regiono
region of Mali [+]

LandoMalio

Supermara alteco168 m [+]
Koordinatoj14° N, 11° U (mapo)14.115-10.568611111111Koordinatoj: 14° N, 11° U (mapo)
ĈefurboKayes
- koordinatoj14° N, 11° U (mapo)14.115-10.568611111111Koordinatoj: 14° N, 11° U (mapo) [+]
Areo119 743 km² (11 974 300 ha) [+]


ISO 3166-2ML-1

Regiono Kayes (Tero)
Regiono Kayes (Tero)

Regiono Kayes (Tero)
Regiono Kayes (Tero)
DEC

Map
Regiono Kayes
Vikimedia Komunejo:  Kayes Region [+]
vdr
Pejzaĝo en nordokcidento de Kayes, proksime al la senegala limo

Kayes (Kajes) estas regiono en Malio, kun ĉ. 1.900.000 loĝantoj (2007). Ĝia ĉefurbo estas la samnoma urbo Kayes, pliaj urboj estas Nioro du Sahel kaj Bafoulabé.

Etnoj en Kayes estas la kasonkeoj, malinkeoj, soninkeoj kaj fulbeoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La regiono Kayes situas en okcidenta Malio, limante al Gvineo, Senegalo kaj Maŭritanio. La klimato estas relative humida en la sudo, meze etendiĝas la sudana ebenaĵo kaj norde la Sahela zono.

Ĉe Bafoulabé kunfluas la riveroj Bafing kaj Bakoyé kaj formas la riveron Senegal.

Historio[redakti | redakti fonton]

Komence de la 19-a jarcento, tie ekzistis la reĝlando de Khasso.

En 1892, urbo Kayes iĝis ĉefurbo de kolonio Franca Sudano.

Distriktoj[redakti | redakti fonton]

Bafoulabé, Diéma, Kita, Kéniéba, Kayes, Nioro du Sahel, Yélimané