Regiono Mara
El Vikipedio
Regiono Mara (svahile Mkoa wa Mara) estas unu el la regionoj de Tanzanio. Ĝia ĉefurbo estas Musoma.
Laŭ censo de 2002 la regiono havis 1.368.602 loĝantojn. Ĝia areo estas 19.566 km².
La regiono situas en la nordo de la lando, ĉe la bordo de Viktoria Lago. Ĝiaj limoj estas al:
- Kenjo norde
- Regiono Arusha (oriente)
- Regiono Shinyanga (sude)
- Regiono Mwanza (sud-okcidente)
- Viktoria Lago (okcidente)
Kvankam sur la situa mapo insulo Ukerevo (Ukerewe) estas markita kvazaŭ parto de la regiono, ĝi vere apartenas al regiono Mwanza.
Sude kaj oriente en la regiono situas granda parto de Nacia Parko Serengeti, Monda Naturheredaĵo de UNESKO. Ĝi pluas trans la landlimo, en Kenjo, kiel Masaj-Maro-Parko.
La regiono estas administre dividita en jenajn kvin distriktojn:
- Bunda
- Musoma Kampara
- Musoma Urba
- Serengeti
- Tarime
|
||||||||
