Regiono Mbeya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo en Tanzanio

Mbeya (svahile Mkoa wa Mbeya) estas regiono de Tanzanio. Ĝia ĉefurbo same nomiĝas Mbeya.

Mbeya havas 2.070.046 loĝantojn (2002) kaj areon de 60.350 km². Ĝi situas sud-okcidente en la lando kaj limas sud-okcidente al Zambio kaj Malavio, krome al kvar tanzaniaj regionoj (horloĝasence):

Ĝia plej suda pinto limas al la Malavia Lago.

Administra divido

La regiono konsistas el ok distriktoj:

  • Rungwe
  • Chunya
  • Mbarali
  • Mbozi
  • Kyela
  • Ileje
  • Mbeya Urba
  • Mbeya Kampara