Regiono Neckar-Alb

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo ene de Germanio
Situo de la regiono ene de Germanio
kaj pli detale ene de Baden-Virtembergo
mapo de la regiono

La regiono Neckar-Alb - germane Region Neckar-Alb - estas unu el 12 administraj regionoj en la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝi troviĝas ene de la distriktaro Tübingen, en la suda centro de la federacia lando. Sian nomon la regiono havas de la rivero Neckar kaj de la mezalta montaro Schwäbische Alb - ambaŭ kune geografie karakterizas la teritorion.

La regiono konsistas el la distriktoj

Administra centro estas la urbo Mössingen.

La teritorio kovras areon de 2 531,03 kvadrataj kilometroj. Fine de septembro 2005 en la regiono vivis 690 689 loĝantoj. La averaĝa loĝdenso de la teritorio do estas 273 loĝantoj po km².

Plej gravaj urboj (germane Mittelzentren) de la regiono

Plej gravaj urboj (germane Mittelzentren) de la regiono estas


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]