Lombardujo
| Lombardio | |
| Itala nomo | Lombardia |
|---|---|
| Kodo: | LOM |
| Ŝtato: | Italio |
| Areo: | 23.861 km2 |
| Ĉefurbo: | Milano |
| Loĝantaro: | 9.475.202 loĝ. |
| Loĝdenso: | 397 loĝ./km² |
| Provincoj: | Bergamo, Breŝo, Como, Kremono, Lecco, Lodi, Mantova, Milano, Monza kaj Brianza, Pavia, Sondrio, Varese |
| Komunumoj: | listo de 1546 komunumoj |
| Kodo laŭ ISTAT: | 03 |
| Prezidanto: | Roberto Formigoni (PdL) 27-a de junio 1995 |
| Retejo: | oficiala paĝo |
![]() |
|
Lombardujo aŭ Lombardio (itallingve Lombardia [lombarDIa]) estas regiono en norda Italio. Ĝia ĉefurbo estas Milano; aliaj gravaj urboj estas Breŝo, Monza, Pavio, Bergamo, Como, Kremono kaj Varese.
Lombardujo troviĝas inter Svislando (kantonoj Tiĉino kaj Grizono) norde, Trentino-Supra Adiĝo/Sudtirolo kaj Venetio oriente, Emilio-Romanjo sude, kaj Piemonto okcidente.
La nomo de la regiono devenas de la nomo de la ĝermana popolo de la langobardoj, kies ĉefurbo estis Pavio.
Enhavo |
Geografio[redakti]
La Antaŭalpoj etendiĝas de la Lago Maggiore al la Lago di Garda. La ĉefaj alptransirejoj de Lombardujo estas Splügen (Lombardujo-Grizono, Svislando), Stelvio (Lombardujo-Supra Adiĝo/Sudtirolo), Tonale (Lombardujo-Trentino).
La suda limo de la regiono estas Pado, la plej longa rivero en la itala duoninsulo. Aliaj grandaj riveroj estas Tiĉino, Adda, Oglio. En la nordo troviĝas la lombardujaj lagoj: Lago Maggiore, Lago de Lugano, Lago de Como, Lago Iseo, Garda-Lago. Pri tiuj oni povas konsideri, ke Lombardujo, spite esti interna regiono (nemara), ĝuas 600 km da akvobordo, kvazaŭ marbordo.
Ĉefaj urboj[redakti]
| 1 | Milano | Provinco Milano | 1 303 300 loĝ. |
| 2 | Breŝo | Provinco Brescia | 190 100 loĝ. |
| 3 | Monza | Provinco Monza kaj Brianza | 121 500 loĝ. |
| 4 | Bergamo | Provinco Bergamo | 115 700 loĝ. |
| 5 | Como | Provinco Como | 83 300 loĝ. |
| 6 | Varese | Provinco Varese | 82 200 loĝ. |
| 7 | Sesto san Giovanni | Provinco Milano | 80 700 loĝ. |
| 8 | Busto Arsizio | Provinco Varese | 80 000 loĝ. |
| 9 | Cinisello Balsamo | Provinco Milano | 74 200 loĝ. |
| 10 | Kremono | Provinco Cremona | 70 900 loĝ. |
Ekonomio[redakti]
Lombardujo, unu el la plej riĉaj landoj en Eŭropo, estas plena je industrioj: ŝtalfabrikoj (Falck), rafinejoj, aŭtofabrikoj (Autobianchi, Maserati, Alfa, Innocenti), eldonejoj (Rizzoli, Mondadori), fabrikoj de meblaro, ŝuoj, nutraĵoj, ktp.
Provincoj[redakti]
La dekdu provincoj de Lombardujo estas Varese [vareze], Como [komo], Lecco [lekko], Sondrio [sondrjo], Milano [miLAno], Bergamo [bergamo], Pavio aŭ Pavia [pavia], Lodi [lodi], Kremono aŭ Cremona [kremona], Breŝo aŭ Brescia [breŝa], Mantova [mantova] kaj Monza [monca]. La provinco de Monza kaj Brianza jam estas oficiale aktiva, sed ĝiaj agadoj komenciĝos en 2009.
Aldonaj bildoj[redakti]
-
Bellagio kaj la Lago de Como.
Eksteraj ligiloj[redakti]
|
||||


