Regiono de nacioj, naciecoj kaj popoloj de la Sudo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Regiono de nacioj, naciecoj kaj popoloj de la Sudo estas federacia ŝtato de Etiopio, unu el ĝiaj naŭ regionoj aŭ etnaj dividoj nomataj kililoĉo. Ĝi etendiĝas sur 112.727 km² sudoriente de la lando. En 1999 ĝi havis 12 132 000 loĝantojn. Ĝia ĉefurbo estas Aŭasa. Aliaj gravaj urboj estas Arba Minĉ, Ŭendo, Dila, Jinga Alem, Sodo, Bonga kaj Mizan Teferi. La regiono havas landlimojn kun Kenjo sude, la etiopia regiono Gambelo norde, norde kaj oriente kun Oromio kaj okcidente kun Sudano.