Regionoj de Francio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Francio estas administre dividita en 27 regionoj, kiuj ĉiuj entenas unu aŭ plurajn departementojn.

Historio

La subdivido de Francio laŭ regionoj datiĝas de 1956, sed ili estis tiam nur administraciaj kaj formalaj subdividoj, ekzemple samkiel arondismentojkantonoj hodiaŭ. Post la malsukceso de referendumo en 1969 pri la kreaĵo de potencaj, politikaj regionoj (kiu aliparte kaŭzis la demision de Prezidento Charles de Gaulle), la sinsekvaj registaroj elektis pli gradan metodon. Tiel la Regionaj Konsilioj estis kreitaj de la leĝo de la 5-a de julio 1972

Tiam, ĉiu konsilio konsistis el la parlamentanoj (deputitoj kaj senatanoj) de la regiono, kaj el de la delegitoj de la Ĝeneralaj Konsilioj kaj komunumoj de la regiono. La konsilantoj balotis ĉiujare malgrandan buĝeton, subtenitan per kelkaj fiskaj taksoj.

En 1982 kaj 1983, la leĝoj pri sencentralizo konfidis al la regionoj plurajn taskojn, precipe pri la subteno de liceoj aŭ pri profesia formado. Nur en 1986 fariĝis la regionoj veraj "teritoriaj kolektivoj", samkiel departementojkomunumoj.

Listo de la francaj regionoj de la ĉeflando[1]

KorsikoLangvedoko-RusiljonoProvenco-Alpoj-Bordo LazuraRodano-AlpojBurgonjoFranĉ-KonteoAlzacoLorenoĈampanjo-ArdenojSudo-PireneojAkvitanioLimoĝioAŭvernjoPuatuo-ĈarentojCentro-Valo de LuaroLuarlandojBretonioMalsupra NormandioSupra NormandioFrancilioPikardioNordo-Kaleza MarkoloKlaku por vidi la metadatumojn pri la bildo : aŭtoro, rajtoj


Transmaraj regionoj kaj departementoj (DOM/ROM)

Notoj

  1. metropol²o 1 Origina lando rilate al siaj kolonioj. (NPIV)
  2. Ekde la 31-a de marto 2011

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj