Regionoj de Latvio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la kvin historiaj regionoj de Latvio (laŭ mapo de 2022)

Latvio estas dividita laŭ historie kaj kulture en kvin regionoj, kiuj formale en la respubliko nomatas "historiaj latvaj landoj" (latve Latviešu vēsturiskās zemes, interalie baze de leĝo de la parlamento de Latvio de junio 2021, fiksante la ekzaktajn limojn de la teritorioj) aŭ antaŭe "kulturaj regionoj de Latvio" (latve Latvijas kultūrvēsturiskās novadi). La konstitucio de Latvio precipe agnoskas kvar regionojn:

  • KuronioKurlando (latve: Kurzeme) kongruas kun la okcidenta parto de Latvio. Ĝi proksimume konsistas el la 20-jarcentaj distriktoj Liepāja, Kuldīga, Talsi, Saldus kaj Ventspils. La historia regno, la vivejo de la praa balta gento de kuronoj, ekde 1237 parto de la germanlingva regno de la Livonia Ordeno kaj de 1561 ĝis 1795 centra parto de la same germanlingva duklando Kuronio kaj Zemgalio, ankoraŭ etendiĝis iom pli suden laŭ malgranda strio ĉe la Balta Maro, ĝis la kurona duoninsulo kaj la kurona laguno.
  • Zemgalio (latve: Zemgale) ekde la jaro 1919 estas la centra parto de nuna Latvio. Ĝi havas limojn kun Kuronio oriente, la golfo de Rigo kaj la rivero Daŭgavo norde kaj la litovia landlimo sude. Ĝi proksimume konsistas el la historiaj distriktoj Bauska, Dobele, Jelgava and Tukums kaj partoj de Aizkraukle, Daugavpils, Jēkabpils, Ogre kaj Rigo (la nunaj grandaj municipoj kreitaj en julio 2021 proksimume kongruas kun tiuj malnovaj distriktoj). Ĝi kiel la la tuta nuna Latvio kaj la plejparto de nuna Estonio dividis la saman apartenon al la germanlingva regno de la Livonia Ordeno ekde la komenco de la 13-a jarcento, kaj samkiel Kuronio de 1561 ĝis 1795 estis centra parto de la same germanlingva duklando Kuronio kaj Zemgalio, kun ĉefurbo germane nomata Mitau, tiam latve Mitava, nuntempe latve nomata Jelgava.
  • LivonioLivlando (latve Vidzeme, tio estas "Meza lando") kadre de Latvio kongruas kun la 20-jarcentaj distriktoj Alūksne, Cēsis, Gulbene, Limbaži, Madona, Valka, Valmiera kaj partoj de Aizkraukle, Ogre and Rigo (norde de la rivero Daugava). Inter la rego de la germanlingva Livonia Ordeno komence de la 13-a jarcento ĝis la fino de la Rusia Imperio per la rusia revolucio de 1917, tamen ankaŭ praktike la tuta Estonio apartenis al la historia regno Livonio.
  • Latgalio (latve Latgale) estas la parto de Livonio, kiu restis sub pola-litova regado post la traktato de Altmark en 1629. Ĝi kongruas kun la historiaj distriktoj Balvi, Krāslava, Ludza, Preiļi, Rēzekne kaj partoj de Daugavpils kaj Jēkabpils. Historie, ĝis la komenco de la 13-a jarcento tie estis la vivejo de la praa balta gento de latgaloj, kaj la latgala lingvo pluvivis ĝis la nuntempo, kaj eĉ havas modestan lingvan branĉon en Vikipedio.
  • Kvina regiono, Selonio (latve Selija), estas fojfoje - ĉefe formale pro la konstitucio de Latvio - rigardata kiel parto de Zemgalio, kvankam ĝi antaŭ la koloniigo kaj kristanigo de la germanlingva Livonia Ordeno komence de la 13-a jarcento estis distinge alia kultura regiono, kaj kulture konservis multon el tiu kultura aparteco. Ĝi okupas la sudorienton de la nuna Respubliko Latvio, kaj per la rivero Daŭgavo havas klaran nordan limon al Livonio kaj Latgalio. En la leĝo de la parlamento de Latvio de junio 2021 pri difino de la "historiaj latvaj landoj" (latve Latviešu vēsturiskās zemes, fiksante la ekzaktajn limojn de la teritorioj, ĝi klare kalkulatas sendependa landoparto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]