Registaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Registaro (de la latina: regere; gvidi, konduki) estas organizo, kiu havas eblon krei kaj altrudi leĝojn en difinita teritorio. Registaro povas regi grandajn teritoriojn (kiel ŝtatoj) aŭ malgrandajn (kiel la estroj de urbeto).

Ŝtata registaro estas unu inter la plej altaj institucioj post la ŝtatestro Ĝi gvidas, kondukas kaj superrigardas la ŝtatan internan kaj eksteran politikon. Registaro konsistas kutime el registarestro kaj aliaj ministroj kun la rilataj ministerioj.

En multaj ŝtatoj oni ofte konsideras registaro la ekzekutivan potencon de la ŝtato. Meze de la 20-a jarcento ŝanĝiĝis la rolo de registaro kiel nura ekzektiva potenco al politika gvidado de la ŝtato.

Estiĝo de registaro

Laŭ ŝtata formo la estiĝo de registaro varias, kaj povas okazi jene:

La elektebleco de registarano povas dependi de certaj kondiĉoj, kiel aĝo (demokratio), sekso (demokratio), posedaĵoj (plutokratio), deveno (aristokratio, monarkio).

En anarkio ekzistas nek registaro, nek hierarkio, sed memorganizado kaj memadministrado.

Vidu ankaŭ