Registaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Abraham Lincoln kunsidas kun sia ministraro por la unua legado de la Sendependiga Proklamo, (26a de Julio, 1862).
La unua ministraro de Obama (9a de Oktobro, 2009).
Konstruaĵo de la Ministraro de Ukrainio.
Konstruaĵo de la Ministraro de la iama Sovetunio.
Sidejo de la registaro de Kanado.
Ĉefministro Narendra Modi kaj ministroj dum kunsido ĉe Novdelhio, 2013
La Ministraro de Hispanio kunside en 1869. Laureano Figuerola, Sagasta, Ruiz Zorrilla, Prim, Serrano, Topete, Adelardo López de Ayala, Antonio Romero Ortiz kaj Lorenzana (foto de J. Laurent).

Registaro (de la latina: regere; gvidi, konduki) estas organizo, kiu havas eblon krei kaj altrudi leĝojn (kaj ties plenumadon) en difinita teritorio. Registaro povas regi grandajn teritoriojn (kiel ŝtatoj) aŭ malgrandajn (kiel la estroj de urbeto). Ŝtata registaro estas unu inter la plej altaj institucioj post la ŝtatestro, kutime lastatempe formita de ministraro. Ĝi gvidas, kondukas kaj superrigardas la ŝtatan internan kaj eksteran politikon. Registaro konsistas kutime el registarestro kaj aliaj ministroj kun la rilataj koncernaj ministerioj.

En multaj ŝtatoj oni ofte konsideras registaro la ekzekutivan potencon de la ŝtato. Meze de la 20-a jarcento ŝanĝiĝis la rolo de registaro kiel nura ekzekutiva potenco al politika gvidado de la ŝtato.

Kaze de ampleksa asocia difino, regado normale konsistas el leĝodonistoj, administraciantoj, kaj arbitraciantoj. Regado estas rimedoj per kiu ŝtata politiko estas plifortigita, same kiel la mekanismo por determinadi la politikon de ŝtato. Formo de regado, aŭ formo de ŝtata administracio, referencas al serio de politikaj sistemoj kaj institucioj kiuj formas la organizadon de specifa regado.

Ĉiaj ajn regadoformo nune efikas sur ĉia homa aktiveco en multaj gravaj manieroj. Pro tiu tialo, politikaj sciencistoj ĝenerale polemikas, ke registaro ne estu studita laŭ si mem; sed ĝi estu studita kun antropologio, ekonomiko, historio, filozofio, scienco, kaj sociologio.

Politika scienco

Klasado de registaroj

En politika scienco, estis delonga celo krei tipologion aŭ taksonomion de politikaj sistemoj, same kiel tipologioj de politikaj sistemoj ne estas tiom evidentaj.[1] Speciale gravas en politika scienco kampoj de kompara politiko kaj internaciaj rilatoj.

Supraĵe, identigi formon de registaro ŝajnas facile, ĉar ĉiaj registaroj havas oficialan formon. Usono estas federacia respubliko, dum la iama Sovetunio estis socialisma respubliko. Tamen mem-identigo povas esti ne objektiva, kaj laŭ kaj Kopstein kaj Lichbach asertas, difini reĝimoj povas esti fripone.[2] Ekzemple, balotado estas difina karaktero de demokratio, sed praktike elektoj en iamaj Sovetunio aŭ Hispanio dum la reĝimo de Francisco Franco ne estis "liberaj kaj justaj" kaj okazis en reĝimo de unupartiismo. En multaj faktaj praktikaj klasigoj ĝi ne estus konsiderataj demokratiaj.

Identigi formojn de registaro estas komplika ankaŭ pro granda nombro de politikaj sistemoj originitaj de la diverseco de soci-ekonomiaj movadoj kaj estas spegulitaj en tipoj de registaroj fare de specifaj partioj kiu nomigas sin laŭ tiuj movadoj; ili ĉiuj kun koncernaj politikaj ideologioj. Esperto kun tiuj movadoj enpovigitaj, kaj la fortaj ligoj kiujn ili havas rilate al partikularaj formoj de regado, povas okazigi, ke ili estu konsiderataj formoj de registaro en si mem.

Alia kompliko estas ĝenerala manko de interkonsento aŭ intenca "dismontro aŭ biaso" de raciaj teknikaj difinoj de politikaj ideologioj kaj asociaj formoj de regado, pro la naturo de politiko en tiu moderna epoko. Ekzemple: la signifo de "konservatismo" en Usono havas malmulte komune kun la sistemo kiel la vorta difino estas uzata aliloke. Kiel Ribuffo (2011) notas, "tio kion usonanoj nune nomas konservatismo multo el la mondo nomas ĝin liberalismo aŭ novliberalismo".[3] Ekde la 1950-aj jaroj konservatismo en Usono estis ĉefe asocia kun la Respublikana Partio. Tamen, dum la epoko de apartismo en Usono ankaŭ multaj Sudaj Demokratoj estis konservativuloj, kaj ili ludis gravan rolon en la Konservativa Koalicio kiu kontrolis la Kongreson el 1937 al 1963.[4]

Ĉiu lando en la mondo estas regata de sistemo de registaro kiu kombinas almenaŭ 2 (aŭ pliajn) el la jenaj atributoj (ekzemple, ĉe Ĉinio, kiu laŭteorie estas komunisma ŝtato sed enhavas kapitalisman socion, dum Usono laŭ kelkaj teoriistoj ne estus tutkapitalisma ŝtato ĉar havigas socialajn servojn por siaj civitanoj). Aldone la opinio de unu persono pri la tipo de registaro povus diferenci kaj fakte diferencas unu de alia (ekzemple, multaj opinias ke Usono estas plutokratio pli ol demokratio ĉar ĝi fakte estas regata de riĉuloj).[5] Estas ĉiam ombroj ĉe ĉiu ajn registaro. Eĉ plej liberalaj demokratioj limigas rivalan politikan aktivecon je unu etendo aŭ alia, kaj eĉ plej tiranecaj diktaturoj devas organizi larĝan bazon por ties elteno, kaj tiele malfacilas simpligite "klasigi" ĉiajn registaron en mallarĝajn kategoriojn.

Estiĝo de registaro

Laŭ ŝtata formo la estiĝo de registaro varias, kaj povas okazi jene:

La elektebleco de registarano povas dependi de iaj kondiĉoj, kiel aĝo (en demokratio), sekso (en demokratio), posedaĵoj (en plutokratio), deveno (en aristokratio, monarkio).

En anarkio ekzistas nek registaro, nek hierarkio, sed memorganizado kaj memadministrado, kiu estiĝas foje el desuba asemblearo.

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. Lewellen, Ted C. Political Anthropology: An Introduction Third Edition. Praeger Publishers; 3a eldono (30a Novembro 2003)
  2. Comparative politics : interests, identities, and institutions in a changing global order, Jeffrey Kopstein, Mark Lichbach (eld.), 2a eld, Cambridge University Press, 2005, ISBN 0521708400, p. 4
  3. Leo P. Ribuffo, "20 Suggestions for Studying the Right now that Studying the Right is Trendy," Historically Speaking Jan 2011 v.12#1 pp 2–6, cito ĉe p. 6
  4. Kari Frederickson, The Dixiecrat Revolt and the End of the Solid South, 1932–1968, p. 12, "...conservative southern Democrats viewed warily the potential of New Deal programs to threaten the region's economic dependence on cheap labor while stirring the democratic ambitions of the disfranchised and undermining white supremacy.", The University of North Carolina Press, 2000, ISBN 978-0-8078-4910-1
  5. "Plutocrats – The Rise of the New Global Super-Rich and the Fall of Everyone Else" Chrystia Freeland es eldonisto ĉe Reuters, post jarojn da servo ĉe Financial Times. Ŝi estis eldonisto de kanada Globe and Mail kaj verkis por Financial Times, Economist, kaj Washington Post. Ŝi loĝas en Novjorko.

Bibliografio

  • American Heritage Dictionary of the English Language (4th ed.). 222 Berkeley Street, Boston, MA 02116: Houghton Mifflin Company. ISBN 0-395-82517-2
  • Krader, Lawrence (1968). Formation of the State, in Foundations of Modern Anthropology Series. Englewood Cliffs, N.J.: Prentice-Hall. x, 118 p.
  • Ulrich von Alemann, Politisches System der Bundesrepublik, in: ders., Grundlagen der Politikwissenschaft, Opladen 1952, 89-98
  • Badura, P., Regierung, in: Herzog, R. u. a. (Hg.), Evangelisches Staatslexikon, Bd. II, Stuttgart 1973, 1093-1147.
  • Barry, A., Osborne, T., Rose, N. (Hg.), Foucault and Political Reason. Liberalism. Neoliberalism and rationalities of government, London 1996.
  • Benz, A., Governance – Regieren in komplexen Regelsystemen. Eine Einführung, Wiesbaden 2004.
  • Bodin, J., Sechs Bücher über den Staat, 1576, München 1981ff.
  • Böhret, C., Wewer, G. (Hg.), Regieren im 21. Jahrhundert. Zwischen Globalisierung und Regionalisierung, Opladen 1993.
  • Boldt, H., Gewaltenteilung, in: Nohlen, D., Schultze, R.-O. (Hg.), Politische Theorien (=Lexikon der Politik, Bd. 1), München 1995, 152-156.
  • Braun, D., Steuerungstheorien, in: Nohlen, D., Schultze, R.-O. (Hg.), Politische Theorien (= Lexikon der Politik, Bd. 1), München 1995, 611-618.
  • Brunnengräber, A., C. Stock, Global Governance. Ein Jahrhundertprojekt, in: Prokla 29, 1999, 445-468.
  • Dean, M., Gouvernmentality. Power and Rule in Modern Society, London 1999.
  • Draude, A., Wer regiert wie? Für eine äquivalenzfunktionalistische Beobachtung von Governance in Räumen begrenzter Staatlichkeit (= DFG Sonderforschungsbereich SFB-Governance Working Paper Series Nr. 2), Berlin 2007.
  • Duchhardt, Heinz, „Westphalian System“. Zur Problematik einer Denkfigur, in: HZ 269, 1999, 305-315.
  • Ellwein, T., Einführung in die Regierungs- und Verwaltungslehre, Stuttgart 1966.
  • Michel Foucault, Geschichte der Gouvernementalität, Bd. I-II (Bd I: Sicherheit, Territorium, Bevölkerung. Vorlesung am Collège de France 1977-78; Bd. II: Die Geburt der Biopolitik. Vorlesung am Collège de France 1978-79), Frankfurt/M. 2006.
  • Grande, E., Die neue Architektur des Staates. Aufbau und Transformation nationalstaatlicher Handlungskapazität – untersucht am Beispiel der Forschungs- und Technologiepolitik, in: Czada, R., Schmidt, M. G. (Hrsg.), Verhandlungsdemokratie, Interessenvermittlung, Regierbarkeit, Opladen 1993, 51-71.
  • Haus, Michael, Transformation des Regierens und Herausforderungen der Institutionenpolitik, Baden-Baden 2010.
  • Wilhelm Hennis u. a. (Hg.), Regierbarkeit. Studien zu ihrer Problematisierung, Bd. 1-2, Stuttgart 1977 u. 1979.
  • Hennis, W., Aufgaben einer modernen Regierungslehre, in: Politische Vierteljahresschrift, PVS 6, 1965, 422-437.
  • Hesse, J. J., Ellwein, T., Das Regierungssystem der Bundesrepublik Deutschland, Bd. 1 (Text) - Bd. 2 (Materialien), Berlin 20049.
  • Hübner, E., Das politische System der USA. Eine Einführung, München 20014.
  • Ilting, K.-H., „Sitte, Sittlichkeit, Moral“, in: Brunner, O., Conze, W., Koselleck, R. (Hg.), Geschichtliche Grundbegriffe, Bd. 5, Stuttgart 1984, 863-921.
  • Kerchner, B., Genealogie und Performanz. Überlegungen zu einer kritischen Analyse des Regierens, in: Schulze, G., Sabine Berghahn, Wolf, F. O. (Hg.), Politisierung und Ent-Politisierung als performative Praxis, 58-81.
  • Kohler-Koch, B., Einleitung. Effizienz und Demokratie, in: dies. (Hg), Regieren in entgrenzten Räumen (= PVS-Sonderband 29/1998), Opladen 1998, 11-25.
  • Kooiman, J. (Hg.), Modern Governance. New Government-Society Interactions, London u. a. 1993.
  • Kooiman, J., Governing as Governance, London 2003.
  • Korte, K.-R., Fröhlich, M., Politik und Regieren in Deutschland, Paderborn u. a. 20062.
  • Korte, K.-R., Was kennzeichnet modernes Regieren? Regierungshandeln von Staats- und Regierungschefs im Vergleich, in: Aus Politik und Zeitgeschichte (B 5/2001).
  • Krasmann, S., Die Kriminalität der Gesellschaft. Zur Gouvernementalität der Gegenwart, Konstanz 2003.
  • Kerchner, VL Regierungssystem der BRD, WS 2007/08 41
  • Krasner, S. D., Westphalia and All That, in: Goldstein, J., Keohane, R. O. (Hg.), Ideas and Foreign Policy: Beliefs, Institutions, and Political Chance, Ithaca, London 1993, 235-264.
  • Krasner, S. D., Compromising Westphalia, in: International Security, 20, 1995/96, 115-151.
  • Lemke, T., Governance, Gouvernementalität und die Dezentrierung der Ökonomie, in: Reichert, R. (Hg.) Governmentality Studies. Analysen liberal-demokratischer Gesellschaften im Anschluss an Michel Foucault, Münster 2004, 63-73.
  • Loewenstein, K., Verfassungslehre, Tübingen 1957.
  • Mayer, O., Deutsches Verwaltungsrecht, Tübingen 1924.
  • Renate Mayntz, Politische Steuerung und gesellschaftliche Steuerungsprobleme - Anmerkungen zu einem gesellschaftlichen Paradigma, in: Ellwein, T. u. a. (Hg.), Jahrbuch zur Staats- und Verwaltungswissenschaft, Bd. 1, 1987, 89-110.
  • Mayntz, R., Politische Steuerung: Aufstieg, Niedergang und Transformation einer Theorie, in: Beyme, K. v., Offe, C. (Hg.), Politische Theorien in der Ära der Transformation (= PVS-SH 26/1995) Opladen 1996, 144-168.
  • Mayntz, R., Regulative Politik in der Krise? In: Matthes, J. (Hg.), Sozialer Wandel in Westeuropa. Verhandlungen des 19. Deutschen Soziologentages 1979 in Berlin, Frankfurt/M. 1979, 55-81.
  • Montesquieu, Ch.-L. de, Vom Geist der Gesetze, Bd. 1, 1748, Tübingen 1951.
  • Axel Murswieck, Regieren/Regierbarkeit/Unregierbarkeit, in: Nohlen, D., Rainer-Olaf Schultze (Hg.), Politische Theorien (= Lexikon der Politik, Bd. 1), München 1995, 533-539.
  • Claus Offe, Krisen des Krisenmanagements, in: Jänicke, M., (Hg.), Herrschaft und Krise, Opladen 1973, 197-223.
  • Offe, C., Unregierbarkeit. Zur Renaissance konservativer Krisentheorien, in: Jürgen Habermas (Hg.), Stichworte zur „geistigen Situation der Zeit“, Frankfurt 1979, 294-318.
  • Prittwitz, V. v., Regieren, in: ders. Politikanalyse, Opladen 1994, 176-179.
  • „Regieren“, in: Duden. Das Herkunftswörterbuch. Etymologie der deutschen Sprache, Mannheim, Leipzig 1972, 581.
  • Regieren in entgrenzten Räumen, PVS-Sonderband 29/1998, hg. von Beate Kohler-Koch, Opladen 1998.
  • Reichert, R. (Hg.) Governmentality Studies. Analysen liberal-demokratischer Gesellschaften im Anschluss an Michel Foucault, Münster 2004.
  • Rosenau, J. N., Czempiel, E.-O. (Hg.), Governance without Government, Cambridge 1992.
  • Rudzio, W., Das politische System der Bundesrepublik Deutschland, Opladen 2005.
  • Scharpf, F. W., Die Handlungsfähigkeit des Staates am Ende des Zwanzigsten Jahrhunderts, in: Kohler-Koch, B. (Hg.), Staat und Demokratie in Europa, Darmstadt 1992, 93-115.
  • Sellin, V., Regierung, Regime, Obrigkeit, in: Brunner, O., Conze, W., Reinhart Koselleck (Hg.), Geschichtliche Grundbegriffe, Bd. 5, Stuttgart 1984, 361-421.
  • Rudolf Smend, Die politische Gewalt im Verfassungsstaat und das Problem der Staatsform, in: ders., Staatrechtliche Abhandlungen, Berlin 1924.
  • Theo Stammen, Staatslehre, in: Dieter Nohlen, Schultze, R.-O. (Hg.), Politische Theorien (=Lexikon der Politik, Bd. 1), München 1995, 597-602.
  • Teschke, B., The Myth of 1648. Class, Geopolitics and the Making of Modern International Relations, London, New York 2003.
  • Klaus Dieter Wolf, Internationale Organisationen und grenzüberschreitendes Regieren, in: Herfried Münkler (Hrsg.), Politikwissenschaft. Ein Grundkurs, Reinbek 2003, 412-446.
  • Ziai, A., Zwischen Global Governance und Post-Development. Entwicklungspolitik aus diskursanalytischer Perspektive, Münster 2006.
  • Zürn, M., Gesellschaftliche Denationalisierung und Regieren in der OECD-Welt, in: Kohler-Koch, B. (Hg.), Regieren in entgrenzten Räumen (= PVS-SH 29/1998), Opladen, Wiesbaden 1998, 91-120.