Registaro ''de facto''

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Registaro de facto (do fakte aŭ ne de iure) estas tiu kiu funkcias kiel registaro sed ne estas agnoskita oficiale fare de iu ajn jura regularo. Povas okazi diversaj tialoj por la ekzisto de registarode facto:

  • La registaro kiu formiĝas post nenormala enpovigo kaŭze de puĉo. En tiu kazo, dum ioma tiempo, kaj ĝis oni aprobas novan konstitucion, la registaro formata estas ofica, kaj neoficiala.
  • Pro okupado de povovakuo. Tiukaze, la oficiala registaro ne funkcias pro iu ajn tialo (deviga ekzilo, makompetenteco, ktp.) kaj, pro praktika neceso, aperas iu sistemo de regado neoficiala kiu enpoviĝas.

Alia signifo de la termino estus tiu kiu aludas al persono kiu fakte plenumas la povon kvankam oficiale ne havas regadan titolon formale.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]