Registrokateno

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Registrokateno estas ludhelpilo ĉe la orgeno. Ĝi ebligas la aliregistradon dum la ludado, sen ke tiuj ŝanĝoj tuj ekfunkcias. Oni aktivigas la novan registradon nur post kiam oni malŝaltintas la registrokatenon. Registrokateno faciligas al orgenisto, dum la ludado unue prepari ampleksajn ŝanĝojn de la registrado dum longeta temospaco kaj poste efektivigi ilin per unu fojo. Tion oni tre ofte aplikas dum la improvizado, ĉar dum tio oni plejofte ne antaŭscias, kun kiuj registradoj oni volas ludi, tiel ke programado de la registro antaŭ la ekludado ne eblas.

Tiu ĉi ludhelpo estas facilege realigebla ĉe elektre aŭ digitale mastrumataj registrotiriloj, ĉar dum tio ne okazas rekta mekanika transmisio de la registrotiriloj ekde la ludotablo de la orgeno per la registrotraktilaro sur la ventokeston. La deziratan registrado per tio oni kutime demetas provizore en elektronan datenmemoron kaj povas ekstrakti ĝin laŭbezone, por nur tiam ĝustigi la analogan registrokombinaĵon ĉe la ventokestoj helpe de elektromagnetoj. Tio ankaŭ havas la avantaĝon, ke oni povas ekzameni programitajn registradojn dum ludopaŭzoj je aktivigata registrokateno, sen ke ekestas klare aŭdebla brueto pro la ŝaltado de la registrovalvoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]