Regna Universitato de Groningen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Regna Universitato de Groningen
publika esplorada universitato
moto Verbum Domini lucerna pedibus nostris
(La vorto de Dio estas lampo por niaj piedoj)
Informoj
fondodato 23-a de aŭgusto 1614
Situo
Geografia situo 53° 13′ 9″ N, 6° 33′ 46″ O (mapo)53.2191666666676.5627777777778Koordinatoj: 53° 13′ 9″ N, 6° 33′ 46″ O (mapo)
lando Nederlando
urbo Groningen
Nombroj
nombro de studentoj 30 500
nombro de kunlaborantoj 6 500
el tio profesoroj 479
retejo [Oficiala retejo Oficiala retejo]
Listoj
membro de
Koimbra Grupo
• Asocio de Kunlaborantaj Nederlandaj Universitatoj
• Stichting Academisch Erfgoed
• iRODS Consortium
Asocio de Eŭropaj Universitatoj
arXiv
• Guild of European Research-Intensive Universities
• ORCID
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
filioj
• Netherlands Interdisciplinary Demographic Institute vd
Regna Universitato de Groningen (Nederlando)
Regna Universitato de Groningen (Nederlando)
DEC
Regna Universitato de Groningen
Regna Universitato de Groningen
Map
Regna Universitato de Groningen
vdr

La Regna Universitato de Groningen (nederlande Rijksuniversiteit Groningen; RUG) fondiĝis en 1614 en Groningen, Nederlando. La oficiala malfermo okazis la 23-an de aŭgusto.

La universitato komenciĝis kun kvar fakultatoj: Protestanta teologio, juro, medicino kaj filozofio. La unua rektoro estis Ubbo Emmius, konata frisa historiisto. Ĝis 1876 la laborlingvo de la universitato estis la latina.

Pro la franca okupado la universitato iĝis parto de la Imperia Universitato de Paris en 1812. En 1815, kiam la Reĝlando Nederlando estiĝis, la universitato iĝis ŝtata instanco. Je la 5-a de junio 1872 Aletta Jacobs kiel unua virino en Nederlando ekstudis en Groningen. En 1925 la universitato havis pli ol mil studentojn, post fajro en 1906 kaj sekva renovigo kaj konstruo de novaj konstruaĵoj. En 1953 profesoro Frits Zernike ricevis la Nobel-premion pri fiziko.

La Regna Universitato de Groningen estas la tria universitato laŭ grandeco en Nederlando kaj la plej granda dunganto en la provinco Groningen.

Universitato de Groningen

La blazono de la universitato, kiu estas konfirmita de la Statoj de la Urbo kaj Lando de Groningen en 1615, konsistas el la blazono de la provinco de Groningen ŝarĝita de malfermita libro kun la (mallongita) teksto 'VER/BUM/DNI LU/CER/NA', kio estas 'VERBUM DOMINI LUCERNA PEDIBUS NOSTRIS' (La vorto de la Sinjoro estas lampo antaŭ niaj piedoj).

En 2005 la Regna Universitato de Groningen havas jenajn fakultatojn:

  • Entreprena scienco
  • Ekonomiaj sciencoj
  • Teologio kaj religia scienco
  • Homa scienco
  • Medicino
  • Kondutaj kaj societaj sciencoj
  • Juro
  • Spacaj sciencoj
  • Filozofio
  • Matematiko kaj fiziko

Elektitaj studentoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]