Regularo de Jante

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Regularo de Jante (Dane kaj Norvege Jante-loven, Svede Jante-lagen) estas Dekalogece skemigita mok-priskribo de nepriparolataj, interhomaj normoj en multaj Skandinaviaj (kaj alilandaj) socioj malgrandaj. Kvankam troigante, ĝi donas sufiĉe klaran bildon de la laŭgrupemo kaj aliecula timo kiuj povas regi en tiaj socioj, kaj de la obstakloj por individuo, kiu ne volas cedi al la grupaj normoj. Ĝi origine devenas de romano En flyktning krysser sitt spor de Aksel Sandemose, sed ĉar multaj skandinavoj vidas en ĝi paralelojn al propraj spertoj, ĝi populariĝis ankaŭ ekster la fikcia urbo Jante, kiu donis al ĉi "regularo" sian nomon.

La Regularo de Jante sonas, en Esperanta traduko, tiele:

1. Vi ne kredu, ke vi estas io grava.
2. Vi ne kredu, ke vi egalas nin.
3. Vi ne kredu, ke vi estas pli saĝa ol ni.
4. Vi ne fiimagu, ke vi estas pli bona ol ni.
5. Vi ne kredu, ke vi scias pli ol ni.
6. Vi ne kredu, ke vi valoras pli ol ni.
7. Vi ne kredu, ke vi taŭgas.
8. Vi ne ridu je ni.
9. Vi ne kredu, ke oni zorgas pri vi.
10. Vi ne kredu, ke vi povas instrui al ni ion ajn.