Reguligita lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Reguligita lingvo estas subaro de natura lingvo, kies vortprovizo kaj gramatiko estas limigitaj por eviti plursencecon, necertecon kaj kompleksecon de frazoj kaj tekstoj. Krom gramatikaj, ankaŭ certaj stilaj reguloj estas sekvendaj en reguligita lingvo.

reguligita lingvo estas uzata ĉefe en teknikaj dokumentoj kaj ofertas jenajn avantaĝojn:

  • Dokumentoj estas pli facile legeblaj kaj kompreneblaj.
  • Risko de miskomprenoj kaj eraraj agoj estas reduktita.
  • Terminologio kaj stilo de dokumentoj restas unuecaj ankaŭ se pluraj verkistoj kontribuas.
  • Partoj de dokumentoj estas reutiligeblaj en aliaj dokumentoj.
  • Dokumentoj estas pli facile tradukeblaj.
  • Maŝina tradukado produktas pli kontentigan rezulton.
  • Kostoj por tradukado reduktiĝas.

Por faciligo de verkado en reguligita lingvo ekzistas komputilaj lingvaĵkontroliloj.

Tipaj reguloj[redakti | redakti fonton]

  • Ĉiu vorto havu nur unu signifon.
  • Vorto ĉiam estu same literumata.
  • Sinonimoj ne estu uzataj.
  • Novaj vortoj kaj mallongigoj estu klarigataj.
  • Malplenaj vortoj ne estu uzataj.
  • Kompleksaj frazostrukturoj ne estu uzataj.
  • Frazoj entenu ne pli ol unu instigon al ago.
  • Instigoj al agoj estu menciataj en ĝusta tempa ordo.
  • Kondiĉo estu menciata antaŭ sekvaĵo.
  • Estu uzata prezenca tempo.
  • Ilustraĵoj estu kulturneŭtralaj.

Unuopaj reguligitaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Reguligitaj lingvoj utiliĝas ĉefe de grandaj entreprenoj. La unua estis Caterpillar Tractor Company (Usono), kiu enkondukis reguligitan lingvon Caterpillar Fundamental English en la 1960aj jaroj. (Pli nova nomo: Caterpillar Technical English.)

La plej vaste uzata estas AECMA Simplified English, enkondukita de Association Européenne des Constructeurs de Matériel Aérospatial en la 1980aj jaroj. (Pli nova nomo: ASD Simplified Technical English)

Scaniasvenska estas reguligita sveda lingvo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo kaj eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Klaus Schubert (2001) "Optimumigo de la internacia komunikado: interlingvistika rigardo al la nova industria lingvokonstruado"

En: Sabine Fiedler, Liu Haitao (Red.): Studoj pri interlingvistiko / Studien zur Interlinguistik. Festschrift für Detlev Blanke zum 60. Geburtstag. Festlibro omaĝe al la 60-jariĝo de Detlev Blanke. Dobřichovice (Praha): Kava-Pech, pp. 172-183. [1] Arkivigite je 2008-05-09 per la retarkivo Wayback Machine

  • Teruko Mitamura (1999) "Controlled language for multilingual machine translation" Proc. Machine Translation Summit VII, Singapore.[2][rompita ligilo]