Regulo de Gloger

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Regulo de Gloger estas zoologia regulo kiu asertas ke en specio de endotermaj bestoj, la pli forte pigmentataj formoj tendencas troviĝi en pli humidaj medioj, ekz. ĉe Ekvatoro. Ĝi ricevis nomon laŭ la zoologo Constantin Wilhelm Lambert Gloger, kiu la unua konstatis tiun fenomenon en 1833 en revizio de kunvarianco de klimato kaj birda plumarkoloro[1] (Erwin Stresemann notis, ke tiu ideo estis jam esprimita de Pallas en Zoographia Rosso-Asiatica (1811)[2]). Gloger trovis, ke birdoj en pli humidaj habitatoj tendencis esti pli malhelaj ol siaj parencoj el regionoj kun pli alta arideco. Ĉirkaŭ 90% de 52 nordamerikaj birdospecioj studataj kongruis kun tiu regulo.[3]

Klarigo de Regulo de Gloger en la kazo de birdoj ŝajne estas la pliiĝanta rezisto de malhelaj plumoj al plumo- aŭ haro-degradantaj bakterioj kiaj Bacillus licheniformis. Plumoj en humidaj medioj havas pli grandan bakterian ŝarĝon, kaj humidaj medioj estas pli taŭgaj por mikrobia kresko; malhelaj plumoj aŭ haroj estas

Notoj

  1. Gloger (1833)
  2. Stresemann (1975)
  3. Zink & Remsen (1986)