Rejkio
El Vikipedio
Rejkio estas kuracada sistemo per la manoj, kiu estis fondita de Mikao Usui, japana budhista monaĥo, el skolo Tendai. Usui kreis Rejki-Sistemon en 1920. Usui studis la tutan ĉinan medicinon, kaj budhistajn tradiciojn, serĉis metodon al spirita kuracado. Usui trovis multajn gravajn materialojn, kiujn li metis en Rejki-Sistemon. Sed, Usui ankoraŭ serĉis ion plu. Post multaj esploroj, li meditadis sur la monto Kurama-Jama dum 21 tagoj. Je la fino de tiu tempo, Usui ricevis la Rejki-energion sur sia kapo. Li multe miris ke li mem malkovris la Rejkion, sed li faris ion pli. Usui kreis metodon, kiu ebligas transdoni la Rejki-energion al aliaj homoj. Li nomis la metodon ankaŭ Rejkio. La Rejkio nur disponeblas al personoj post la inicado, kiun kondukas Rejki-Instruisto. Ne eblas lerni Rejkion per libroj. La inicado estas necesa.
Rejkio ne estas religio. Rejkion povas praktiki personoj el ĉiuj religioj. Inkluzive, rejkiano budhista estos plibona budhista, rejkiano kristano estos plibona kristano, ktp. Rejkio naskiĝis el budhista kunteksto, sed Mikao Usui ĉiam predikis la tutmondeco de Rejki. Tio estas, ne interesas la kultura kunteksto, kiu ni vivas.
La diferenco inter Rejkio kaj alia energetikaj-metodoj (ĉikungo, Prana-Terapio) estas ke la Rejkio ne bezonas de viv-energio de la terapiisto. Rejkio ne estas viv-energio, sed ia energio, kia estas en kosmo, sen interferoj. Rejkio ne bezonas ekzercojn por esti kanalo, sufiĉas teni sin disponebla. Rejkio neniam faras malbone, kontraŭe aliaj metodoj, kiu povas transdoni tiel bonan energion kiel malbonan energion. Rejkio povas esti praktikata æe pluraj terapioj de nova-epoko (kiel floralaj, jogo, renasakiĝo, terapio de antaŭaj-vivoj, ktp). La Rejkio plibonigas ĉiuj la terapioj. Kaj, se ia terapio ne estas certa, la Rejkio kompensas ajnan mankon.
Rejkio estas, nuntempe, inter la pli efektiva terapio en Nova Epoko.

