Reims

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Reims
La urbodomo de Reims
La urbodomo de Reims
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Ĉampanjo-Ardenoj
Departemento Marne
Arondismento Reims
Kantono Reims-1, 2, 3, 4, 5, 6, 7, 8, 9, 10
Interkomunumreto Reims Métropole
Urbestro Adeline Hazan (2008–2014)
Insee-kodo 51454
Poŝtkodo 51100
Demografio
Loĝantaro 179 992 (2010)
Loĝdenso 3 837,8 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj 49°15′55″N 4°01′43″O  /  49.26528°N, 4.02861°O / 49.26528; 4.02861 (Reims)Koordinatoj: 49°15′55″N 4°01′43″O  /  49.26528°N, 4.02861°O / 49.26528; 4.02861 (Reims)
Alteco 74 ĝis 137 m
Areo 46,9 km2
Situo
Reims (Francio)
DEC
Red pog.svg
v  d  r
Information icon.svg

Reims [ʁɛ̃s] estas urbo en nordorienta Francio. Ĝi havis 179 992 loĝantojn en la jaro 2010[1], kaj pro tio estas la plej loĝata komunumo en la departemento Marne kaj la regiono Ĉampanjo-Ardenoj, kvankam ĝi nur estas subprefektejo.

Reims dum romia tempo estis Durocortorum, sed antaŭe estis ĉefurbo de la galla popolo Rèmes. Ĝi estis la ĉefurbo de la historia provinco de Ĉampanjo, kaj ankaŭ la precipa centro de Ĉampano-keloj. Tie estis kronitaj la reĝoj de Francio, post kiam Kloviso la 1-a igis sin kristano kaj igis sin kroni per Sankta Remiĝo ĉirkaŭ la jaro 500 (laŭ iuj en 498/499, laŭ aliaj en 507).

Reims posedas tri lokojn apartenantajn al la monda heredaĵo de Unesko: katedralon, la bazilikon Sankta Remio kaj la palacon de Tau[2].

Geografio[redakti | redakti fonton]

Situo de Reims inter la komunumoj de Marne

Reims situas en nordorienta Francio, 130 km de Parizo, 157 km de Metz, 168 km de Lille kaj 282 km de Strasburgo.

Ĉirkaŭ Reims
Saint-Thierry Courcy, Bétheny Witry-lès-Reims
Saint-Brice-Courcelles, Tinqueux Reims Cernay-lès-Reims
Bezannes, Villers-aux-Nœuds Champfleury, Trois-Puits, Cormontreuil Taissy, Saint-Léonard, Puisieulx


Monumentoj[redakti | redakti fonton]

Katedralo Nia Sinjorino[redakti | redakti fonton]

Ĉefa vidindaĵo de Reims estas ĝia katedralo, unu el la plej belaj gotikaj konstruaĵoj. En ĝi la reĝoj de Francio kutime estis kronitaj.

Ĝi estas parto de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO[2] kaj tutmonde fama pro siaj eleganteco kaj harmonieco. Rimarkindaj estas ankaŭ ĝia statuaro kaj ĝiaj vitraloj, precipe la granda rozo.

Baziliko Sankta Remio[redakti | redakti fonton]

Post la katedralo, kiun ĝi preskaŭ egalas laŭ grando, la plej fama preĝejo de Reims estas la baziliko Sankta Remio, dum iu tempo ligita al grava monaĥejo. Ĝi estis konstruita dum la 11-a, 12-a, 13-a kaj 15-a jarcentoj. La navo kaj la ĉefa transepto estas la plej malnovaj partoj; la fasado de la suda transepto estas pli nova.

La Marsa Pordego[redakti | redakti fonton]

Marsa Pordego

La Marsa Pordego estas la plej malnova monumento de la urbo. Ĝia nomo devenas de la romia dio Marso, kiu proksime havis templon. Ĝi ne vere estas pordego, sed triumfarko 33 metrojn longa kaj 13 metrojn alta, konsistanta el tri arkoj.

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Reims havas jenajn ĝemelurbojn:

Esperantistoj el Reims[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]